Beni Suefo

urbo de Egiptio

Beni Suefo, laŭ egipta arabe بني سويف, kopte Ⲡⲁⲛⲓⲥⲱϥ [panisuf] estas urbego en Egiptio en Provinco Beni Suef, kie ĝi estas ties ĉefurbo. Ĝi estas ankaŭ sidejo de eparĥio.

Beni Suefo
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 193 048  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 29° 4′ N, 31° 5′ O (mapo)29.06666666666731.083333333333Koordinatoj: 29° 4′ N, 31° 5′ O (mapo) [+]
Alto 33 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Beni Suefo (Egiptio Nildelto)
Beni Suefo (Egiptio Nildelto)
DEC
Beni Suefo
Beni Suefo
Situo de Beni Suefo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Beni Suef [+]
vdr
Muzeo de Beni Suefo

Demografio redakti

En Beni Suefo loĝis 273 151 en 2021.

Geografio redakti

Beni Suefo troviĝas sur ebenaĵo, samtempe dezerto 33 metrojn super la marnivelo laŭ la maldekstra bordo de Nilo. Kontraŭe troviĝas Nova Beni Suefo. Fajumo troviĝas 36, Helŭano 89, Gizo 105, ĉefurbo Kairo 108, Ismailio 203, kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

De la frua faraona epoko ĝis la romia periodo proksime situis Herakleopolis, kiu estis ĉefurbo de Malsupra kaj Meza Egiptio dum la 9-a kaj 10-a dinastioj. Dum la mezepoko ĝi estis fama pro sia tolproduktado, kiu daŭras eĉ nuntempe kiel tapiŝofarado kaj kotona industrio. Beni Suef iĝis provinca ĉefurbo en la 19-a jarcento. Trajna akcidento okazia proksime en 1995, 75 pasaĝeroj mortis. Incendio okazis en kultura palaco en 2005, kie mortis 46 homoj.

Ekonomio redakti

Beni Suefo estas grava agrikultura centro, la industrio konsistas el tolaĵ- kaj tapiŝoproduktadoj. Alabastro estas elminita en la proksimaj montetoj.

Edukado redakti

 
Universitato

En Beni Suefo universitato funkcias.

Klimato redakti

Beni Suefo situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 6 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C kaj varias inter 14-29 °C.

Trafiko redakti

Beni Suefo havas trairan fervojan linion kun ĉefvojo, kiuj sekvas la Nilon. Krome estas ĉefvojo al Fajumo kaj flankovojo al la dezerto, eĉ 2 pontoj tra Nilo, kiuj donas pliajn vojaĝeblecojn. Inter ili menciindas ĉefvojo al Ruĝa Maro.

 
Monumento pri la oktobra milito

Vidindaĵoj redakti

Referencoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans
 
Moskeo
 
Kirko