Helŭano, laŭ egipta arabe حلوان, kopte ϩⲁⲗⲟⲩⲁⲛ estas antaŭurbo (laŭ nombro de loĝantoj metropolo) de Kairo. Inter 2008-2011 ĝi estis provinca ĉefurbo de jam ne ekzistanta provinco.

Helŭano

emblemo

urbo • urbego • sheyakha
Administrado
Demografio
Loĝantaro 619 293  (2023) [+]
Loĝdenso 9 528 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 29° 51′ N, 31° 20′ O (mapo)29.849331.3327Koordinatoj: 29° 51′ N, 31° 20′ O (mapo) [+]
Alto 28 m [+]
Areo 65 km² (6 500 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Helŭano (Egiptio Nildelto)
Helŭano (Egiptio Nildelto)
DEC
Helŭano
Helŭano
Situo de Helŭano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Helwan [+]
vdr
Moskeo en Helŭano

Demografio redakti

En Helŭano loĝis 619 293 homoj en 2023.

Geografio redakti

Helŭano troviĝas sur ebenaĵo 28 metrojn super la marnivelo laŭ la dekstra bordo de Nilo. Gizo troviĝas 23, ĉefurbo Kairo 24, Fajumo 76, Beni Suefo 89, Ismailio 122 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

La areo de Helŭano travivis prahistorian, antikvan egiptan, romian kaj islaman epokojn.

Ĉirkaŭ 3000 ĝis 2600 a.K. proksime ekzistis tombejo servanta al Memfiso (Egiptio). La komunumo estis fondita en 689 post Kristo. La observatorio estis konstruita ĉi tie inter 1903–1904. La plej malnova kaj plej granda privata psikiatria kliniko konstruiĝis en 1939. Dum la frua parto de la 20-a jarcento la loko estis grava brita flughaveno, kiu poste estis uzita fare de la egipta aerarmeo.

Ekonomio redakti

En 1959 Helŭano iĝis grava industria urbo kun ŝtalproduktado, eĉ aŭtofabrikoj. La industrio daŭre uzas elektron de Asuano kaj ferercon de la okcidentaj dezertoj de la lando. Oni produktas ankaŭ cementojn.

Banloko redakti

Ĝis la frua 20-a jarcento Helŭano estis kuracloko kun sulfuraj termofontoj.

Edukado redakti

En Helŭano universitato funkcias ekde 1975.

Klimato redakti

Helŭano situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 18 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C kaj varias inter 15-28 °C.

Trafiko redakti

Helŭano havas trairan fervojan linion laŭ la Nilo, krome metroo el Kairo tie finiĝas. La fervojo ĝuste tie iras al la alia bordo de Nilo, sed ekzistas ankaŭ alia ponto por la aŭtoj. 2 ĉefvojoj kruciĝas ĉe la metropolo. La plej proksima internacia flughaveno ĉe Kairo funkcias.

Vidindaĵoj redakti

 
Universitato

Referencoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans
Bildoj pri Helŭano
 
Hotelo
 
Palaco
 
Cementproduktejo