Bernard Brunhes (1867–1910) estis franca geofizikisto famkonata pro sia pionira laboro pri paleomagnetismo, aparte lia eltrovo (en 1906) pri geomagneta inversiĝo. La Brunhes-Matuyama inversiĝo estas nomita laŭ li.

Bernard Brunhes
Persona informo
Bernard Brunhes
Naskonomo Antoine Joseph Bernard Brunhes
Naskiĝo 3-an de julio 1867 (1867-07-03)
en Tuluzo
Morto 10-an de majo 1910 (1910-05-10) (42-jaraĝa)
en Clermont-Ferrand
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo vd
Familio
Dinastio Q3064993 vd
Profesio
Okupo fizikisto • akademiulo • verkisto de nefikcio • terfizikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Brunhes studis en École Normale Supérieure en Parizo, kie li diplomiĝis en fiziko. Novembre 1900 li estis nomumita kiel estro de la observatorio sur Puy-de-Dôme, kiu situas sur malaperinta vulkano en la Auvergne-regiono de Francio, kie li laboris ĝis sia morto en 1910.

Sciencaj atingoj redakti

Estis dum lia tempo ĉe la observatorio kiam li faris la kernan observon, kiu gvidis al lia eltrovo de geomagneta inversiĝo. En 1905 li trovis, ke rokoj en antikva lafo ĉe Pontfarin en la komunumo de Cézens (departemento Cantal) estis magnetita en direkto preskaŭ kontraŭa al tiu de la hodiaŭa orientiĝo de la tera magneta kampo. El ĉi tio li deduktis, ke la magneta norda poluso en tiama tempo estis egale al la nuna geografia Suda Poluso, kio nur povus okazi se la magneta kampo de la tero estis inversigita iam en la pasinteco. Li pravis, kvankam daŭris pliajn 50 jarojn ĝis lia teorio estis plene akceptita de la scienca komunumo.

Eksteraj ligiloj redakti