Betten

Betten estas ĝis fino de decembro 2013 komunumo kaj ek de la 1-a de januaro 2014 parto de la komunumo Bettmeralp en la distrikto Orienta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 420 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Betten
Blazono de Betten
Blazono de Betten
Blazono de Betten
Betten
Betten
Betten
former municipality of Switzerland
Kantono Valezo
Komunumo(j) Bettmeralp
Koordinatoj  46° 22′ 39″ N 8° 4′ 15″ O / 46.37750 °N, 8.07083 °O / 46.37750; 8.07083 (mapo)Koordinatoj: 46° 22′ 39″ N 8° 4′ 15″ O / 46.37750 °N, 8.07083 °O / 46.37750; 8.07083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 420
Areo 26,35 km²
Alteco 1203 m super marnivelo
Poŝtkodo 3991
Mapo de Betten
Mapo de Betten
Situa mapo de Betten
vdr

Geografio redakti

La komunumo Betten situas en Supra Valezo ĉe la suda deklivo de la Bernaj Alpoj alte super la valdo de la rivero Rodano. La komunumo konsistas el la tri seltejoj Betten, Egga kaj Bettmeralp, kaj diversaj alpopaŝtejoj kaj izolitaj bienoj. Tra la komunuma teritorio fluas en nordo la giganta lango de la Aleĉ-Glaĉero.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 26,35 km², de kiuj 11,0% estas kovritaj de arbaro, 15,7% servas por agrikulturo kaj 1,4% por setlado. Pli ol 70% de la komunuma teritorio estas altmontara dezerto parte kovrita de glaĉeroj.[2]

Najbaraj komunumoj redakti

La iama komunumo Betten limis ĝis ĝia integriĝo al Bettmeralp en nordo al Fieschertal, en nordoriento al Fiesch, en oriento al Lax, en sudoriento al Martinsberg, en sudo al Grengiols, en sudsudokcidento al Mörel-Filet, okcidento al Riederalp, kaj en nordokcidento al Naters.

Trafiko redakti

Betten situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al Betten kondukas nur malgranda kurboriĉa veturebla vojo de Mörel-Filet. Bettmeralp atingeblas nur pere de aertelfero kaj ankaŭ al Betten la ĉefa alvetureblo estas la aertelfero de stacidomo Betten, kiu situas en la valfundo sur la teritorio de la najbara komunumo Grengiols. De Bettmeralp tri aertelferoj kondukas al la ĉirkaŭaj montopintoj el inter kiuj Bettmerhorn.

Monda naturheredaĵo redakti

Granda parto de la komunuma teritorio apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Betten datiĝas el la jaro 1243 Bettan. En la jaro 1343 estis menciita komunumo de vilaĝanoj. Ĝis la Helveta Revolucio Betten formis kune kun Goppisberg kvartalon de la Dekono Orienta Rarono. En la 17-a jarcento en Betten ekzistis plumbominejo. Ek de 1930 kaj precipe per la konstruo de la aertelfero en la jaro 1950la ĉefa ekonomia enspezofonto de Betten fariĝis la turismo.[3] Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 Betten estis kunigita kun Martisberg al la nova komunumo Bettmeralp.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti