Bhaktisiddhanta Sarasvati

Bhaktisiddhanta Sarsvati Thakura bengale ভক্তিসিদ্ধান্ত সরস্বতী; [bʱɔktisiddʱanto ʃɔrɔʃbɔti]; naskiĝita Bimala Prasad Datt (Bimalā Prasāda Datta, [bimola prɔʃɑd dɔtto]) (1874-1937) estis hindua spirita instruisto (guruo, spirita majstro) en tradicio de bengala gaudija vajŝnavismo, ācārya (filozofiinstrukciisto), kaj reviglanto de vedaj tradicioj en frua 20-a jarcento Hindio. Interalie li ankaŭ okupiĝis pri astronomio kaj veda astrologio.

Bhaktisiddhanta Sarasvati
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1874 (1874-02-06)
en Puri (Odiŝo)
Morto 31-an de decembro 1936 (1936-12-31) (62-jaraĝa)
en Kolkato
Tombo Mayapur
Ŝtataneco Brita Hindio
Alma mater Universitato de Kolkato • Vidyasagar College
Familio
Patro Kedarnath Dutta
Okupo
Okupo astronomo • magistrato
Verkoj Prakrritras-satadushani
vdr

Vivo redakti

Naskiĝinta kiel Bimal Prasad Dhutt en apudmara sankta viŝnuisma urbo – Puri (Odiŝo) en Barato. Lia patro, viŝnuista sciencisto Kedarnath Dhutt, konata poste kiel Bhaktivinode Thakur kiel unua komencis popularigon de viŝnuisma filozofio kaj religio.

Bhaktisiddhanta Sarsvati Thakur konkordigis scion kaj tradicion de viŝnuismo kun sociaj kaj teknikaj atingaĵoj de la 20-a jarcento. Plej efika rimedo por disvastigo de viŝnuismo opiniis eldonan agadon kaj tial mem estis aŭtoro de pluraj tradukoj, komentoj kaj filozofiaj eseoj.

Famaj citaĵoj redakti

"... Herbo do povas esti rigardata kiel simbolo de humileco inter ĉiuj objektoj de ĉi tiu mondo. Sed, tamen, ĝi havas sian propran statuson en ĉi tiu mondo se nur por servi kiel ekzemplo de humileco al aliaj. La animo povas pretendi neniu loko, alta aŭ malalta, en ĉi tiu mondo..."

Disĉiploj redakti

Inter liaj disĉiploj troviĝis A.C. Bhaktivedanta Svami Prabhupada.

Vidu ankaŭ redakti