Blackstone Group
Blackstone Group LP ( NYSE : BX ) estas privata akci- kaj investfirmao, formita en 1985 fare de Peter G. Peterson kaj Stephen A. Schwarzman.
Blackstone Group | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno • publika kompanio vd | ||
Dum | 1985 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | limited partnership | |
Fondintoj | Peter George Peterson • Stephen A. Schwarzman vd | |
Sidejo | Nov-Jorko | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o | Stephen A. Schwarzman | |
Dungitoj | 1 440 | |
Agokampo | investa kapitalo | |
ISIN-kodo | US09253U1088 | |
filiaj kompanioj | Pinnacle Foods • Hilton Worldwide • Motel 6 vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La kompanio estas unu el la plej grandaj investantoj de la mondo en alternativaj investoj (en). La agadkampoj de la firmao inkluzivas nemoveblaĵojn, privatajn akciojn, same kiel kreditajn kaj heĝfondusajn strategiojn [1].
La firmao havas sian ĉefsidejon en Novjorko, kaj aliajn oficejojn en Atlanta, Bostono, Londono, Hamburgo, Parizo, Mumbajo kaj Honkongo.
Blackstone posedas 20% de China National BlueStar kiu siavice posedas Elkem [2].
Konataj posedaĵoj de la Blackstone Grupo (en aprilo 2016):
- Industrio: TRW Automotive, Nalco, Freescale Semiconductor, MB Aerospace (X/2015 [3])
- Vitro: Gerresheimer
- Amaskomunikilaro kaj Distra industrio: Merlin Entertainments Group, Universal Orlando Resort, Cineworld, Houghton Mifflin, SeaWorld
- Energio kaj Rubadministrado: Allied Waste, Texas Genco
- Pakado: Graham Packaging
- Telekomunikadoj: Deutsche Telekom, akcia havo de 4.5%
- Financo: Allianz SE, akcia havo de 5.3%
- Sanservo: Southern Cross Healthcare
- Gastronomio: Spirit Group
- Modo: Jack Wolfskin (2011-2017) [4], Spanx Inc.
- Hotelindustrio: Hilton Hoteloj (IV/2007 [5]), proksima kunlaboro sur la germana hotelmerkato kun la Event Hotel Group, 2007 aĉeto de la antaŭa Interhoteloj de la GDR, La Kosmopolito, Las Vegas (III/2013 [6])
- Produktado: Leica (X/2011 [7])
Referencoj redakti
- ↑ Artikolo en la New York Times
- ↑ Prezentaĵo (el Retarkivo 20110810211604) – Elkem, 16. juni 2011
- ↑ mbaerospace.com
- ↑ Hedgefonds übernehmen Jack Wolfskin, auf www.spiegel-online.de, abgerufen am 16. Juni 2018.
- ↑ Arkivigite je [Date missing] per blackstone.com [Error: unknown archive URL]
- ↑ lasvegassun.com
- ↑ ft.com