La Blankgorĝa korvo, Corvus leucognaphalus, estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el ĝia tipa genro Corvus ene de la ordo de paserinoj. Ĝi estas la plej granda korvospecio (42 al 46 cm longa) de la kvar propraj de Karibio. Du aliaj specioj, nome la Kuba korvo, Corvus nasicus kaj la Jamajka korvo, Corvus jamaicensis ŝajne estas pli proksime parencaj al ĝi kunhavante gravajn morfologiajn trajtojn. La kvara specio el tiu regiono, la Palmokorvo, Corvus palmarum ŝajnas pli malfrua alveninto (almenaŭ laŭ evoluo) kaj montras afinaĵojn kun kaj la Fiŝkorvo kaj du specioj de Meksiko en Nordameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankgorĝa korvo
Blankgorĝa korvo
Blankgorĝa korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. leucognaphalus
Corvus leucognaphalus
(Daudin, 1800)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas fortika birdo kaj arbarkorvo trovebla ĉefe en la granda insulo de Hispaniolo kiu enhavas la ŝtatojn de Dominika Respubliko kaj Haitio. Ĝi troviĝis ankaŭ en Puerto-Riko sed oni konsideras, ke ĝi formalaperis de tiu insuloj ekde la komencon de la 20a jarcento pro la konsiderinda arbarklarigado kaj ĉasado. Ili loĝas kaj en malaltaj teroj kaj en montaraj arbaroj kaj malkiel la rilata Kuba korvo, ŝjane ne toleras areojn klarigitajn por farmado. Ili ofte flugas alte super la arbarbrabĉaro kaj ŝvebas sur varmaj aerfluoj malkiel la parenca Palmokorvo kiu rare ŝvebas.

La ĝenerala aspekto estas nigra kun blupurpura nuanco sub bona lumo. La nigra beko estas longa kaj profunda kaj kurbas milde suben pinte kio donas al la birdo grandkapan aspekton. La naza bridaĵo ne multe kovras la naztruojn malkiel ĉe plej parto de specioj de tiu genro. Estas makulo de malhelgriza nuda haŭtaĵo malantaŭ la okulo kaj baze de la suba makzelo havas nudan strion de samkolora haŭto. La iriso estas distinga ruĝokra kaj la gamboj kaj piedoj estas nigraj.

La manĝo estas tipe kiel de plej parto de arbarkorvoj inkluda grandan kvanton de frukto sed ankaŭ manĝas kvanton de senvertebruloj dum idomanĝigado. Oni trovis ankaŭ etajn vertebrulojn preditajn en la stomakoj de kolektitaj birdoj inklude etajn indiĝenajn bufoj kaj birdidojn. Oni supozas, ke tiu specio ankaŭ rabas ovojn se eblas.

La nesto estas ĉiam soleca kaj konstruita en alta arbo, kvankam oni ne scias multe pli pri ĝia reproduktado.

La voĉo de la Blankgorĝa korvo estas tre rimarkinda kaj konsistas el serio de likvidecaj bobelaj sonoj, grakaj kaj tartalaj miksitaj kun mildaj kaj akraj notoj inklude kelkajn kiuj sonas kiel tiu de Komuna korako, Corvus corax.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti