Bodrog estas rivero de suda parto de orienta Slovakio kaj nordorienta Hungario, kiu apartenas al riverbaseno de Danubo. Riverolongo estas 67 km, el tio en Hungario 51 km. Akvokolekta areo estas 11 552  km² (En Slovakio 7.272  km²).

Bodrog
Renkontiĝo de Bodrog kaj Tiso ĉe Tokaj
rivero
Bazaj informoj
Longeco 67 km
Akvokolekta areo 11 552 km²
Averaĝa trafluo 115 m³/s
Fluo
Enfluejo en Hungario Tiso
Geografio
Map
Rivero en Eŭropo
vdr

Fluo redakti

La rivero estas dekstra alfluo de Tiso kaj evoluas per kunfluo de du riveroj Ondava kaj Latorica, kiuj elfontas en Karpatoj (unua en Slovakio kaj dua en Ukraino) je la teritorio de Slovakio ĉe vilaĝo Zemplín sur la Orientslovaka ebenaĵo. Ekde tie, ĝi havas la nomon - Bodrog.

 
Strata ponto tra rivero ĉe Streda nad Bodrogom

Ĉe vilaĝoj Streda nad Bodrogom kaj Viničky krucas riveron du fervojaj kaj unu strata pontoj. Post 15 km lasas la rivero teritorion de Slovakio proksime de vilaĝoj Klin nad Bodrogom kaj Borša. Ĉe "trairo" de limo kuŝas la plej malalta metita punkto de Slovakio 94,3 m s. m.

 
94,3 m s.m. La malplej alta kuŝita loko de Slovakio

Post kelkaj kilometroj la rivero alportas sian la plej grandan alfluon - liman rivereton Roňava kaj poste trafluas la plej grandan loĝejon – urbon Sárospatak. En Hungario rivero fluas preter orientaj montpiedoj de Tokaj montaro, kie alportas kelkaj ne grandaj alfluoj, kie turniĝas sudorienten kaj surmontpiedo de monto Tokaj, ĉe urbeto kun sama nomo enbuŝas en rivero Tiso. Bodrog estas ebenaĵa rivero. Sur la 30 km sekcio de rivero antaŭ enbuŝo laŭ rivero dismetiĝas marĉoj (malsekaĵoj), estintaj branĉoj de rivero, kiu kreas nestlokoj por nestado de birdoj. Ĉi parto de rivero estas interesa por akva turismo. Gravaj urboj ĉe Bodrog: Sárospatak, Tokaj (ĉe la enfluo).

Historio redakti

Antaŭ regulacio de rivero (en la fino de 19-a jarcento) kreas la rivero kun aliaj kvin orientslovakaj riveroj, kiu elfluas veturilforme en Orientslovaka ebenaĵo – Topľa , Ondava, Laborec, , Latorica grandegan marĉon dismetigita ĝis rivero Tiso (teritorio Bodrogköz). Oftaj inundoj estis rapida kialo por reguligo de rivero.

Utilado de rivero redakti

La rivero Bodrog estas nur unua orientslovaka rivero (rivervojo), kiu estas navigebla per pli grandaj ŝipoj (laŭ situacio de akva nivelo, ĝi atingas minimuman profundecon 230 cm.). Minima trafluo en Slovakio estis 12,7m³ kaj maksima trafluo estis 1007m³. Mesurita meza kvanto de akvo sur la slovak-hungara limo estas 115 m³/s kaj profundeco en ĉi sama loko estas 4,3 m. La rivero estas utiligita por rivera trafiko,flosado de ligno kaj estas riĉa de fiŝoj. Ĝis Sárospatak ekskursoŝipoj trafikas.

Akvokolektaj indikiloj: Streda nad Bodrogom, Felsőberecki, Sárospatak.

Naturprotekto redakti

En Slovakio troviĝas ĉe rivero naturrezervejo Tajba.

Eksteraj ligiloj redakti