Bodrogolaszi
Bodrogolaszi (bodrogolasi) estas malgranda vilaĝo kun rango vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Sárospatak.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 21 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.287/21.5199
- Alto super marnivelo: 105 m
- Loĝantaro: 970
- Poŝtkodo: 3943
- Telefonprefikso: 47
Situo redakti
Bodrogolaszi situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Bodrog, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Sátoraljaújhely. Sárospatak troviĝas 7, Sátoraljaújhely 19, Tokaj 26, Miskolc 75 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio pri la preĝejo devenis el 1201, pri la vilaĝo en 1244. Tiam Béla la 4-a venigis tien italajn vinberkultistojn. Dum la mezepoko la komunumo havis la rangon kampurbo. Poste la turkoj detruis la urbeton. En 1739 pesto okazis. Vilaĝservoj estas kulturdomo, poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- kalvinana preĝejo
- romanika romkatolika Preĝejo de Sankta Triunuo (Bodrogolaszi) el la 13-a jarcento
- grekokatolika preĝejo omaĝe al Alveno de Sankta Spirito de 1670, en la 18-a jarcento barokigita
- kastelo de Lónyay (lOnjai) proksimume en 1860
Komunumoj pri olasz (=italo) en Hungara reĝlando redakti
Bodrogolaszi | Érolaszi | Kisolaszi | Lapincsolaszi | Nagyolaszi | Olasz |
Olaszfa | Olaszfalu | Olaszliszka | Olasztelek | Szepesolaszi |