Bogra (bengale বগুড়া) estas urbego en Bangladeŝo, en Raĝŝaho (regiono), en la samnoma distrikto Bogra. La historia nomo estis Bagura.

Bogra
urbo
Administrado
Poŝtkodo ৫৮০০
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 400 983  (2011) [+]
Loĝdenso 5 531 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 24° 51′ N, 89° 22′ O (mapo)24.8589.366666666667Koordinatoj: 24° 51′ N, 89° 22′ O (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 72,5 km² (7 250 ha) [+]
Bogra (Bangladeŝo)
Bogra (Bangladeŝo)
DEC
Bogra
Bogra
Situo de Bogra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bogura [+]
vdr
Strato en Bogra
Vojo en Bogra

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Bogra situas en norda parto de la lando sur ebenaĵo proksime al rivero. Dako troviĝas 156 km [1].

Historio redakti

 
Banko en Bogra

Bogra estis fondita dum regado de Aŝoko, kiel supozeble la plej maljuna urbo de Bengalio. Dum la Bangladeŝa Liberigo-Milito furioza batalo okazis.

Ekonomio redakti

En Bogra multe da bankoj funkcias. Gravas ankaŭ la komputilak firmaoj. En la urboapudaĵo oni produktas rizojn. Statistiko de la laborlokoj: agrikulturo (30 %), agrikultura produktado (12,5 %), komerco (18 %), servado (15,5 %), transportado (6,6 %) kaj aliaj.

Trafiko redakti

Bogra havas flughavenon kaj stacidomon. La urbego estas nodo de vojoj.

Klimato redakti

Bogra havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas averaĝe po 1762 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. Inter majo-oktobro daŭras la pluvsezono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 20-31 °C.

 
Altlernejo en Bogra

Vidindaĵoj redakti

  • arkeologiaj trovaĵoj, la lokoj estas sanktaj de budhanoj, islamanoj kaj hinduoj egale.
  • muzeoj
  • moskeoj kaj templo
  • amuzparko por infanoj

Fontoj redakti