Bolt Tower aŭ ankaŭ ŝraŭba turo estas surkonstruaĵo de altforno n-ro 1 en Malsupra regiono Vítkovice en Ostrava. Proponis ĝin ĉeĥa arkitekto Josef Pleskot, kiel konsisto de revitaligo de eksa industria areo Vítkovice. Kun la altforno ĝi havas altecon 77,7 metroj, la surkonstruaĵo mem nur 25 metroj. Ĝi estas la plej alta geografia unkto en la urbo.

Bolt Tower
ĉeĥe: Bolt Tower
belvedero
Bolt Tower
Oficiala nomo: Bolt Tower
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Moravio
Parto de Malsupra regiono Vítkovice
Situo Bolt Tower
 - koordinatoj 49° 49′ 08″ N 18° 16′ 43″ O / 49.81889 °N, 18.27861 °O / 49.81889; 18.27861 (mapo)
Alteco 77,7 m
Estiĝo 2015
Por publiko jes
Plej facila aliro Ostrava
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bolt Tower
Portalo pri Ostrava

Ĝi servas kiel belvedero, kafejo kaj ties spacoj estas plurfunkciaj. Ĝi estis konstruita en la jaro 2015 kaj nomita omaĝe de jamajka sportisto Usain Bolt, kiu vizitas regule Ostravon, bolt estas el la angla tradukebla ankaŭ kiel ŝraŭbo aŭ ekbrilo.[1]

Priskribo redakti

La surkonstruaĵo alta 25 metroj estas super nedifektita devena konstruaĵo de altforno n-ro 1. Ĝi devas simboligi fajron, kiu brulis super la forno pri eskapantaj alfornaj gasoj. Ĉirkaŭ baza vitra tubo, en kiu troviĝas kafejo kaj klubejo, estas ŝraŭbforma ĉirkaŭirejo. Eblas supreinri sur ĝi en altecon 77 metroj super tero.

Referencoj redakti