Bonifaco la 1-a

papo de la katolika eklezio
Tiu ĉi artikolo temas pri unu el pluraj katolikaj papoj de la nomo Bonifaco. Por aliaj uzoj vidu la apartigan artikolon Bonifaco.

Sankta Bonifaco la 1-a, latine Bonifacius, naskiĝis en nekonata dato en Romo kaj mortis la 4-an de septembro 422. Li estis papo ekde 418 ĝis sia morto. Malmulte oni scias pri Bonifaco, laŭ Liber Pontificalis, li estis filo de Iocundus, roma pastro. Li estis pastrigita de papo Damaso la 1-a kaj en 405 li estis sendita al Konstantinopolo kiel reprezentanto de papo.

Sankta Bonifaco la 1-a
42-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo ???
Pontifiko de 28-a de decembro 418
ĝis 4-a de septembro 422
Antaŭulo Zosimo
Sekvanto Celesteno la 1-a
Persona informo
Naskiĝo ???
en Romo, Italio
Morto 4-a de septembro 422
en ???
Lingvoj latina lingvo [#]
Sanktulo
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Poste morto de papo Zosimo, parto de roma pastraro igis Eŭlalion papo, sed alia parto elektis Bonifacon. La prefekto de Romo Symmachus kaj la imperiestro Honorio apogis Eŭlalion. Imperiestro sinodon de Ravenna kunvokis, por ke inter du papoj decidis, sed Eŭlalio restis en Romo, sekve, Honorio konfirmis la elekton de Bonifaco.