Bonnat
Bonnat estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 1 318 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.
Bonnat | |
---|---|
Preĝejo de Bonnat
| |
komunumo en Francio | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Guéret |
Kantono | Bonnat (ĉefurbo) |
INSEE kodo | 23025 [+] |
Poŝtkodo | 23220 |
Kodo laŭ INSEE | 23025 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Georges Guêtre 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 318 (2 006) |
Loĝdenso | 29 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°19′43″N 1°54′20″O / 46.32861°N, 1.90556°O (mapo) Koordinatoj: 46°19′43″N 1°54′20″O / 46.32861°N, 1.90556°O (mapo) |
Alto | 248 m - 515 m |
Areo | 45,79 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
46° 19′ 43″ Nordo 1° 54′ 20″ Oriento / 46.3286111111 °N, 1.90555555556 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Bonnat [+] | |
Geografio redakti
Bonnat etendiĝas sur 45,79 km², kaj havis 1 318 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 29 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Bonnat situas je alteco de 515 metroj.
Historio redakti
Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Bonnat apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Georges Guêtre, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Monumentoj redakti
La preĝejo Saint-Sylvain de Bonnat estis konstruita en la 13-a jarcento kaj fortikigita en la 14-a jarcento.
Lokaj famuloj redakti
François Binet (1880-1930), franca politikisto, naskiĝis en Bonnat.
Administrado redakti
Bonnat estas la ĉefurbo de la kantono de Bonnat. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.