Boudry (distrikto)


La distrikto Boudry estas administra unuo de Kantono Neŭŝatelo. Ĝi havis 38866 loĝantojn la 31-an de decembro 2010. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Boudry.

Distrikto Boudry
Blazono de la distrikto Boudry
Kastelo de Boudry
Mapo de la distrikto Boudry
Distriktoj de Kantono Neŭŝatelo
Kantono Neŭŝatelo
Ĉefloko Boudry
Koordinatoj  46° 57′ N 6° 50′ O / 46.950 °N, 6.833 °O / 46.950; 6.833 (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ N 6° 50′ O / 46.950 °N, 6.833 °O / 46.950; 6.833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 38866 (2010-12-31)
Areo 150,58 km²
Loĝantardenseco 368,1 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2401
vdr

Geografio redakti

La distrikto Boudry situas en la sudo de la kantono kaj etendiĝas de la Ĵurasa Montaro ĝis la bordo de la Lago de Neŭŝatelo. Ĝin trafluas la rivero Areuse, kie apud Boudry alfluas al la lago.

Komunumoj de la distrikto Boudry redakti

La distrikto Boudry konsistas (stato en 2013) el 13 komunumoj, el kiuj la Milvignes estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Bevaix 3837 10.78 6402
  Boudry 4984 16.77 6404
  Brot-Dessous 97 4.95 6405
  Corcelles-Cormondrèche 4624 4.86 6407
  Cortaillod 4528 3.69 6408
  Fresens 215 1.58 6409
  Gorgier 1922 13.98 6410
  Milvignes 8887 8,78 6416
  Montalchez 236 6.42 6411
  Peseux 5719 3.43 6412
  Rochefort 1061 20.89 6413
  Saint-Aubin-Sauges 2428 7.71 6414
  Vaumarcus 265 1.78 6415
Totale 15 38866 150,58 2401

Iamaj komunumoj de la distrikto Boudry redakti

La sekvantaj tri iama komunumoj kun efiko de la 1-a de januaro 2013 estis kunigitaj al la nova komunumo Milvignes:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Auvernier 1597 1.68 6401
  Bôle 1761 2.58 6403
  Colombier (NE) 5592 4.52 6406

Historio redakti

Post la koncedo de la urborajto al Boudry en la jaro 1343 fare de la Grafo Ludoviko de Neŭŝatelo, Boudry fariĝis la sidejo de regiona tribunalo kaj de voktejo sub la regado de la Senjoroj de Neŭŝatelo. Post la fino de la monarkio en la jaro 1848 tiu voktejo estis transformita al la hodiaŭa distrikto Boudry kun la ĉefloko Boudry.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti