Fresens

komunumo de Svislando

Fresens estas komunumo en la distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 215 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Fresens
Blazono de Fresens
Blazono de Fresens
Blazono de Fresens
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Boudry
Koordinatoj  46° 53′ 25″ N 6° 44′ 55″ O / 46.89028 °N, 6.74861 °O / 46.89028; 6.74861 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 25″ N 6° 44′ 55″ O / 46.89028 °N, 6.74861 °O / 46.89028; 6.74861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 215
Areo 1,58 km²
Alteco 620 m super marnivelo
Poŝtkodo 2027
Komunumkodo 6409
Mapo de Fresens
Mapo de Fresens
Mapo de Fresens
vdr

Geografio redakti

La komunumo etendiĝas en la regiono nomita La Béroche, 18 kilometrojn okcidentosudokcidente de la kantoĉefurbo Neŭŝatelo sur terena teraso ĉe la suda deklivo de la Neŭŝatela Ĵuraso. La komunumo konsistas el la vilaĝo Fresens kaj kelaj izolitaj bienoj. Kun nur iom pli ol 200 loĝantoj kaj areo de unu kaj duona kvadratkilometroj ĝi apartenas al la pli malgrandaj komunumoj de la kantono.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,8 km², de kiuj 7,6% estas kovritaj de arbaro, 83,5% servas por agrikulturo kaj 9,5% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Fresens limas en nordo al Montalchez, en oriento al Saint-Aubin-Sauges, en sudo al Vaumarcus, en sudokcidento al Mutrux (VD), kaj en okcidento al Provence (VD).

Trafiko redakti

Fresens situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj vojoj. La ĉefa alveturejo estas de Saint-Aubin-Sauges. Ekzistas ankaŭ flanka vojo al Montalchez kaj Vernéaz. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de Gorgier al Provence.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Fresens datiĝas el la jaro 1265 per la mencio Hiremanz dit de Fressen. En Fresens estis trovitaj restaĵoj de romia muro kaj pavimo de la vojo Vy d'Etra apud la ponto Porret kaj de romia konstruaĵo en La Salette. En Le Tombet troviĝas tombejkampo de la Merovidoj. Dum mezepoko Fresens apartenis al la Senjorujo Gorgier, kiu en la jaro 1344 fariĝis havaĵo de la Grafoj de Neŭŝatelo. En la jaro 1831 Fresens estis la unua vilaĝo kie dum la ribelado en la regiono La Béroche estis starigita libereca arbo.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti