Bronisław Wildstein

Bronisław WILDSTEIN' (naskiĝis la 11-an de junio 1952 en Olsztyn) estas pola publicisto, ĵurnalisto kaj verkisto, de majo 2006 ĝis februaro 2007 prezidanto de la estraro de Pola Televido. Kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo.

Bronisław Wildstein
Persona informo
Bronisław Wildstein
Naskiĝo 11-an de junio 1952 (1952-06-11) (71-jaraĝa)
en Olsztyn
Etno Jews in Poland vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Edz(in)o Iwona Galińska-Wildstein vd
Infanoj Dawid Wildstein vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Bronisław Wildstein, pola publicisto, ĵurnalisto kaj verkisto, de majo 2006 ĝis februaro 2007 prezidanto de la estraro de Pola Televido.

Vivo redakti

Lia patro Szymon Wildstein estis militista kuracisto kaj antaŭmilita komunisto kaj la patrino Genowefa Wildstein estis kamparanino kaj kontraŭkomunistino, kiu posta la dua mondmilito helpis al persekutataj soldatoj de la Pola Enlanda Armeo. Kiam Bronisław estis 5-aĝa ekmalsanis je tuberkulozo, pro kio la familio translokiĝis de Krakovo al Przemyśl. En la 70-aj jaroj li studis polan filologion ĉe Jagelona Universitato, sed ne finis. Komence de la studoj aktivis en opozicio, estis unu el kunfondintoj de Studenta Komitato de Solidareco en Krakovo.

Danke al la pola aŭgusto ricevis pasporton kaj kun sia edzino forvetuis al Vieno. Dum la milita stato en Pollando (militleĝo) loĝis en Francio, kie redaktis monatrevuon "Kontakt" kaj estis korespondanto de Radio Libera Eŭropo.

En Pollando amikiĝis kun Stanisław Pyjas. Post lia murdo strebis kaj sukcesis malkaŝi la cirkonstancojn. Bronisław Wildstein estis konsultanto de la filmo Gry uliczne (Strataj ludoj) reĝisorita de Krzysztof Krauze pri lia amiko.

El la Instituto pri Nacia Memoro sukcesis publikigi liston de sekretaj kunlaborantoj. Septembre 2006 estis distingita de prezidento Lech Kaczyński per la Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Fine de 2012 iĝis ĉefredaktoro de la televida stacio Telewizja Republika, kie komencis gvidi programon Bronisław Wildstein przedstawia (Bronisław Wildstein prezentas), kiel daŭrigo de la programo, kiun kreis ĝis 2010 en TVP1. Septembre rezignis pri ĉio.

Oktobre 2015 membriĝis al la Nacia Konsilio pri Evoluo, starigita de la prezidento Andrzej Duda.

De septembro 2016 ĝis junio 2017 li gvidis programon Meridiano de Wildstein (Południk Wildsteina) en Dua Pola Televido (TVP2).

Laŭ la decido de Prezidento de Pollando Andrzej Duda (la 27a junio 2016) invitita al la Kolegio de la Instituto de Nacia Memoro – Komisiono por la Spurserserĉado de la Krimoj (Murdoj) kontraŭ la Pola Nacio. Komence de februaro lutego 2018 la ĉefministro Mateusz Morawiecki invitis lin kiel anon de la grupo por la dialogo kun Israelo.

Lia filo Dawid Wildstein estas ankaŭ ĵurnalisto.

Publicistiko redakti

Eksteraj ligiloj redakti