Brulŝtiparo

Formo de mortopuno

La morto sur brulŝtiparo estas formo de mortopuno, praktikita en la pasintaj jarcentoj kaj aplikita precipe al kondamnitoj pro sorĉartoj, herezo, sodomio kaj perfido.

Brulŝtiparumado de du samseksemaj amantoj en Zuriko, 1482 (Spiezer Schilling).

Efikoj de la brulŝtiparo redakti

La ekzekutato kutime estis ligita al palo, sub kaj ronde de kiu estis lokigitaj lignaj faskoj kiujn oni ekbruligis. La morto supervenis pro gravegaj brulvundoj provokitaj sur la korpo, se la fajro estis rapida, kaj per la sekva konsumigo de la karno reduktiganta la korpon al cindro. Se la fajro estis malrapida, male, antaŭ ol tiu sukcesu disŝiri la karnojn, la kondamnito povis morti pro asfiksio aŭ pro ĉeso de la kardiovaskula cirkolado.[1]

Historio redakti

Oni supozas ke tiu mortopuna sistemo ĉeestu jam en plej antikvaj kulturoj, sed la unuaj atestoj de brulŝtiparoj reiras al la romia epoko kaj estas konservitaj en la Martirologioj kaj en la Acta Sanctorum (Agoj de la Sanktuloj), en kiuj estas rakontataj la martiriĝojn de kristanoj. La kvanto de tiuj kondamnoj al la brulŝtiparumado, flanke de la Romia Senato kaj de la romiaj imperioj, estas varie kalkulita de historiistoj [2] kiuj ankaŭ aldonas ke dum la unuaj jaroj de la Bizanca Imperio oni aplikadis tiun mortopunon nur kontraŭ al sekvuloj de Zaratuŝtro kiel kontrapaŝon de ilia adorado de fajro!

En la teritorioj konkeritaj de Vandaloj en Nord-Afriko, dum la regno de Uneriko, la morto per brulŝtiparo estis altrudita al la katolikaj episkopoj rifuzantaj konvertiĝi al Arianismo.

Ankaŭ la Biblio informas pri mortopuno per fajro (Serifa), sed temis pri plumbo fandita engorĝigita al la kondamnito kiu mortis preskaŭ tuj.[3]

Ekstere de la mediteranea areo la brulŝtiparo estis uzata de iuj antaŭkolombaj civilizoj,[4] dum religiaj ceremonioj, kie la uzo plidaŭris ankaŭ dum la angla koloniado, inter la amerindaj indianaj triboj alternative kun la persaga trapiko, por mortigi la kaptitajn malamikojn; [5] kaj en Hindio en fora pasinto, sed en kelkaj regionoj foje ankoraŭ hodiaŭ, edzinigitaj virinoj estis cindrigitaj sur la brulŝtipato de la forpasintaj edzoj.

En la kristana medio. la unua brulŝtiparo pro herezo, ankaŭ se ekzistas suspektoj ke tiun uzon de brulŝtiparo estis aplikata al manikeoj, estis ordonita de reĝo Roberto la 2-a (Francio), laika aŭtoritato do, en 1022 por puni iujn espiskopojn de la regiono de Orléans kiuj, laŭ la akuzo, predikis ke mem havis viziojn de anĝeloj informantaj pri la vera signifo de la Biblio: dum tiuj vizioj ili ankaŭ eksciis ke mem estas rekta posteularo de la apsotoloj. Tamen, en la koncilio de Verono 1184, kie partoprenis ankaŭ papo Lucio la 3-a, estis decidite ke la brulŝtiparo estu la oficiala mortopuno por herezulo: antaŭe la religiaj aŭtorituloj interesiĝis pri herezo malpli intense ol la civilaj aŭtoritatoj ĉar ili vidis en la herezuloj atencantojn kontraŭ la ŝtata povo: kutime la herezuloj estis membroj de la klerikaro kun kiuj la diocezaj tribunaloj juĝis indulge limiĝante al la malkonfeso kaj la torturo.

Nur kun la pliiĝo de la albigensoj en Provenco kaj en nordo de Italio oni decidis dehaki la Herezon per ekzemplodonaj punoj. Tia dekreto estis konfermita en la Kvara Laterana Koncilio (1215) kaj en la Sinodo de Tuluzo (1229) kaj de ĉiuj aliaj ekumenaj kunvenoj sinsekvontaj ĝis la 17-a jarcento.

Laŭ modernaj antropologoj, la tiama brulŝtiparo allasadi ankaŭ la impreson de purigado ankaŭ de la medio krom de la homoj, laŭ la pensmaniero mezepoka.

 
Kondamno al la brulŝtuparo de Jan Hus.

La verdiktoj de punkondamno de herezulo povis deveni de diversaj tribunaloj (ŝtataj kaj ekleziaj); se la tribunalo estis tiu de Inkvizicio, la enketo estis profunda kaj analiza [6]

Okaze de sorĉinarto, vira kaj ina, la kompetenteco apartenis al diversaj tribunaloj. Al la Inkvizicio estis malpermesite juĝis pri tiu “krimo” opiniata de ties jurisprudenco “fantaziaĵoj de ambiciaj virinoj”: la malpermeso ĉesis nur en 1484 kun Inocento la 8-a.

En la Inkvizicia leĝaro kaj praktiko, la bonaĵoj konfiskitaj ne povis resti en la uzado de la tribunalo aŭ juĝistoj.

La historio rememorigas elstarajn personojn, krom popolanoj, kiuj suferis la brulŝtiparon: ekzemple, membroj de la milita ordeno Templana kies Grandmajstro Jacques de Molay estis brulŝtuparita en 1314 post inkvizicia proceso forte influita de la franca reĝo kiu ankaŭ “heredis” ĉiujn sopiratajn propraĵojn de la templanoj. [7] Jan Hus (1415), kiu estis ekzekutita ordone de la Koncilio de Konstanco kiel herezulo.[8], Johana de Arko (1431)[9]; Giordano Bruno (1600), Mikaelo Serveto.

Post la establiĝo de Reformacio luterana kaj kalvinista la kondamno pro herezo kaj sorĉarto estis svarmigita fare de ĉiuj eklezioj. Tio pludaŭris ankaŭ en Nordameriko.[10].

Ekde mezepoko, en Anglio, la brulŝtiparo estis la mortopuno dekretita por la virinoj kondamnitaj pro perfido (treason): tiu povis esti high treason (alta perfido) kiam temis pri perfidoj damaĝantaj la suverenon kaj korteganojn, aŭ petty treason (malalta perfido), kiam temis pri perfidoj plenumitaj de personoj rangomalsuperaj ol la perfidita rangulo, tipe de kazo de edzino kiu mortigis la edzon. En 1790, Sir Benjamin Hammett, sukcesis aprobigi leĝon en la angla Parlamento kiu ĉesigis en la insulo la mortopunon per brulŝtiparo.

La lastaj brulŝtiparoj pro sorĉarto en Eŭropo okazis en 1782 kaj 1793 en Svisio kaj en Pollando.

Kiom da viktimoj de la brulŝtiparo dum mezepoko kaj moderna epoko persekutantaj kontraŭ sorcistinoj? Svarmas ĉe ĵurnaloj kaj onidiroj nombroj sin kontraŭantaj kaj fantastaj, de milionoj al 50.000. Sed seriozaj studoj malpliigas la nombrojn, ekzemple por Italio, rilate sorĉistinojn, la nombro atingas preskaŭ 100 homojn. Tamen estas dezirataj aŭ disvatigotaj kromaj studoj kondutaj, rilate historian periodon de 5 jarcentoj, kun sciencaj kriterioj.

Bibliografio redakti

  • Bosch-Gimpera P., L'America precolombiana, Vol. 7 di: Nuova storia universale dei popoli e delle civiltà, UTET, Torino, 1970
  • Michael Hesemann, Die Dunkelmänner. Mythen, Lügen und Legenden um die Kirchengeschichte. Sankt Ulrich Verlag, Augsburg 2007, ISBN 3-86744-016-6.
  • Rosa Maria Corti Terragni, Pagur e rimedi
  • A cura di Agostino Borromeo L'Inquisizione - Atti del simposio internazionale
  • Malcom Lambert, I Catari

Notoj redakti

  1. Cullen Murphy, God's Jury: The Inquisition and the making of the Modern World, Houghton Mifflin Harcourt, 2012, ISBN 978-0-618-09156-0, p. 68.
  2. Foje, la torturo ne sukcesus atingi sian efikon ĉar la torturito leviĝus viva kaj nevundita... al montigante fine tiun kiu rifuzis la bruŝtiparon. Sed tiuj estas legendoj sugestitaj de devotuloj (vidu la sintezajn rakontojn de Roma Martirologio, Martirologio ktp
  3. Krom tiu “Serifa”, la Biblio preskribas ankaŭ aliajn tri sistemojn de mortopuno, nome ŝtonumo, Senkapigo kaj Pendumo, malofte, diras historiistoj, praktikataj (la kazo, historia-legendizita, de Sankta Ciriako, halpas kompreni).
  4. Disselhoff, H.-D., Le civiltà precolombiane, Bompiani, Milano, 1983.
  5. Gabriel Sagard, Le grand voyage au pays des Hurons, Biblioteque Quebecoise, Montreal, 2007
  6. En tiu tribunalo devis ĉeesti, laŭ la tuta tempo, lokaj popolanoj (nukleo de la estontaj popolaj ĵurioj, senaj, tamen, je rajto voĉdoni en la fina verdikto), kaj laikulo (nome nemembro de la tribunalo), ŝarĝita de la leĝo, devis observi kaj kontroli (sen tamen la rajto interveni) kaj eventuale referi al Romo se realiĝus malobservoj de la proceduro establita. Vidu bibliografion.
  7. Ŝajnas ke la papo Klemento la 5-a proponus indulgon kaj pardonon. La posteula papo, Johano la 22-a, – unu monaton poste - ordonis enketon sian propran, post kiu li agnoskis la ĝeneralan senkulpecon de la membroj de la Templana Ordeno.
  8. En tiu verdikto partoprenis neniu el la tri papoj, kiu pliposte ĉiuj demisios por permesi la elekton de Marteno la 5-a (1417).
  9. Tiu verkdikto – elmetita subetose de la angla armeo - poste estos reformita kaj la viktimino proklamita sanktulino.
  10. En la Amerikoj latinaj (hispana kaj portugala, sed aparte en tiu hispana), ne povis aktivi la tribunalo de la Inkvizicio ĉar la Hispana Krono, kiu rajtis preskaŭ ekskluzive disponi pri la “Sankta Inkvizicio” en hispanaj teritorioj, ne permesis ke ĝi jurisdikciu en siaj koloniaj teritorioj.

Vidu ankaŭ redakti