Bruna centpiedulo
La bruna centpiedulo (Lithobius forficatus) estas specio en klaso centpieduloj (Chilopoda), ordo Lithobiomorpha, familio Lithobiidae.
Disvastiĝo redakti
La bruna centpiedulo vivas en Eŭropo, norda Afriko kaj Norda kaj Suda Amerikoj.
Aspekto redakti
La bruna centpiedulo longas 3 cm, la plenkreska insekto havas 15 parojn da piedoj. La piedoj estas pli longaj ĉe la malantaŭa korpoparto. Ĝis atingo de la plena longo, ĝi ŝangas kelkfoje la haŭton. La unua pieda paro modifiĝis al pika, hoka organo, kun venenglando sur la fino. Ĝi ne uzas la du lastajn piedparojn dum antaŭenirado. Se la insekto perdas piedon, kreskas alia anstataŭ ĝi. La nova piedo kreskas dum ĉiu haŭta ŝanĝo pli longen. Ĝia koloro - kiel montras la nomo - estas bruna.
Vivmaniero redakti
La bruna centpiedulo aktivas nokte kaj serĉas nutraĵon sub malsekaj folioj. Matene ĝi kaŝas sin en sekuran rokan fendon. Ĝia nutraĵo estas la insektoj, vermoj, limakoj. Vintre ĝi fosas sin profunde en la grundon.
Reproduktiĝo redakti
La bruna centpiedulo demetas la ovojn unuope kaj forlasas ilin.