Brungorĝa troglodito

La Brungorĝa troglodito (Troglodytes brunneicollis) estas ĉefe meksika birdo de la familio de Trogloditedoj, ofte konsiderata subspecio de la Domtroglodito.[1][2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brungorĝa troglodito
Brungorĝa troglodito
Brungorĝa troglodito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Troglodytes
Specio: T. brunneicollis
Troglodytes brunneicollis
(Sclater, 1858)
Konserva statuso
?
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Teritorio kaj habitato redakti

Tiu specio estas komuna en kelkaj areoj, en arbaroj de kverkoj kaj miksitaj de pinoj kaj kverkoj kaj klaraĵoj en altaj teroj de Meksiko (1600m al 3000m) el Oaxaca norden al Coahuila kaj Sonora kaj en najbara sudorienta Arizono.[2]

Aspekto redakti

Ĝi estas tre simila al la Domtroglodito, 11.5 al 12.5 cm longa, kun brunaj kapo kaj supraj partoj, striitaj nigrece ĉe flugiloj kaj mallarĝa vosto; tiu bruneco nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo, ĉar brunneicollis signifas pli malpli "brunkola". Ili havas pli markitan sablokoloran superokulan strion kaj nigran traokulan strion ol la Domtroglodito. Sube ili estas sablokoloraj, pli grizaj (pli kiel la Domtroglodito) ĉe subspecioj cahooni de norda Meksikio kaj Arizono, pli okraj ĉe la aliaj subspecioj. La flankoj kaj subvostaj kovriloj havas malhelbrunajn striojn.[2]

Ankaŭ la voĉo estas simila al tiu de la Domtroglodito.[2] La kanto konsistas el "raspaj, ridecaj, trilaj kaj pepaj" sonoj, kaj estas pledecaj alvokoj komencaj per sonoj de ĉ, krom miaŭa alvoko.[3]

La kutimaro de la Brungorĝa troglodito estas, eble nesurprize, simila al tiu de la Domtroglodito:[2] tipe ĉikane sed ne malofte videbla, ĉefe dum kantado sur malferma ripozejo.[3]

Klasado redakti

Kelkaj fakuloj ne listigas la Brungorĝan trogloditon kiel separata specio.[4][5][6] Kialo por simplistoj kiuj enmetas ĝin kun la Domtroglodito estas ke Domtrogloditoj de sudokcidenta Usono kaj norda Meksikio havas karakterojn intermezajn inter la du specioj.[2]

En tiu artikolo la Brungorĝa troglodito estas konsiderata kiel separata specio laŭ la Handbook of the Birds of the World. Studo de 2005 pri DNA konfirmas tiun disigon per sugesto, ke la Brungorĝa troglodito ne nur estas separata specio, sed tre verŝajne ne la plej proksima parenco de la Domtroglodito.[7] Por pli da informo, vidu artikolon Troglodytes.

Kiel separata specio, ĝi enhavas 5 subspeciojn: brunneicollis, cahooni, compositus, nitidus, kaj vorhiesi.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Lepage, Denis, 2003–2007, Avibase - the world bird database, http://www.bsc-eoc.org/avibase/avibase.jsp?pg=summary&lang=EN&id=2D55E32F42539227&ts=1190595344906[rompita ligilo], Sept. 22, 2007.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Howell, Steve N. G. kaj Webb, Sophie, A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America, Oxford University Press, 1995, 568 p., ISBN 0-19-854012-4.
  3. 3,0 3,1 Howell and Webb, Birds of Mexico, p. 567 (Domtroglodito)
  4. BirdLife International, 2004–2006, 2007 IUCN Red List - Search, http://www.iucnredlist.org/search/search-basic, Sept. 24, 2007, Scholar search
  5. Check-list of North American Birds, 1998–2006, http://www.aou.org/checklist/index.php3 Arkivigite je 2007-04-28 per la retarkivo Wayback Machine, Sept. 24, 2007, American Ornithologists' Union.
  6. Clements, James F., 2007, The Clements Checklist of Birds of the World, Cornell University Press, 6a eldono, isbn = 978-0-8014-4501-9., laŭ Lepage, op. cit.
  7. Martínez Gómez, Juan E., Barber, Brian R., kaj Peterson, A. Townsend, 2005, Phylogenetic position and generic placement of the Socorro Wren (Thryomanes sissonii), Auk, volumo 122, 1, paĝoj 50–56, doi = 10.1642/0004-8038(2005)122[0050:PPAGPO]2.0.CO;2, http://www.specifysoftware.org/Informatics/bios/biostownpeterson/MBP_A_2005.pdf Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine ,pdf.