Brunkapa tajlorbirdo

La Brunkapa tajlorbirdo (Orthotomus castaneiceps) estas kantobirdo de la familio de Cistikoledoj (iam lokata en Silviedoj) troviĝanta en tropika Azio. Ĝi apartenas al genro de Ortotomoj kiu estas populara pro konstruo de nesto per kudro de folioj kiel lulilo por la nesto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunkapa tajlorbirdo
Brunkapa tajlorbirdo
Brunkapa tajlorbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Orthotomus
Specio: O. castaneiceps'
Orthotomus castaneiceps
(Walden, 1872)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas nur kiel endemismo en Filipinoj nome en norda insulo Luzono kaj en centraj Panajo, Negros, Cebuo kaj Masbate en Bisajoj. En angla la specio estas nomata Philippine Tailorbird, sed tio ne indas, ĉar preskaŭ ĉiu specio de la genro estas filipina endemio aŭ troviĝas ankaŭ en Filipinoj kaj nur la Komuna, la Nigragorĝa kaj la Olivdorsa tajlorbirdoj ne loĝas en Filipinoj.

Tiu orientalisa specio, kiel plej parto de la genro, havas verdecajn suprajn partojn, kaj kial ĉiuj aliaj, helgrizajn subajn partojn. Pli precize la helbruna frunto de la Komuna tajlorbirdo ĉe tiu specio jam ne estas hel- au ruĝecbruna, sed malhelbruna kaj okupas la tutan kapon, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie castaneiceps signifas precize “bruna kapo”, dum la nomo de la genro Orthotomus aludas al la kutimo kudri folion por konstrui neston ene per la du radikoj el la antikva greka, kiuj signifas “rekte tranĉi”.

Antaŭ la verdeca dorso estas grizaj kolo kaj flankoj, dum la gorĝo estas blanka. Flugilplumoj kaj vosto estas malhelbrunaj al nigrecaj.

Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj mangrovoj.

Referencoj redakti