Bulawayo
Bulawayo [bulavajo] estas metropolo, la dua plej granda urbo, komerca ĉefurbo kaj universitata urbo en Zimbabvo. Laŭ stato de la jaro 2022 en la urbo vivis 665 940 loĝantoj sur areo de 1 706,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 390 loĝantoj/km².
Bulawayo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 665 940 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 390 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 20° 10′ S, 28° 34′ O (mapo)-20.16666666666728.566666666667Koordinatoj: 20° 10′ S, 28° 34′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 358 m [+] | ||||
Areo | 1706,8 km² ( 170 680 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bulawayo [+] | |||||
Geografio redakti
Bulawayo situas sur altebenaĵo sur mildaj deklivoj en sudokcidenta parto de la lando. Proksime estas akvodislimo de Zambezi kaj Limpopo. La ĉefurbo Harareo troviĝas je 439 km-oj.
Historio redakti
Loka reĝo fondis Bulawayo-n ĉirkaŭ en 1840. En 1893 la britoj okupis la setlejon, kiu ricevis la rangon urbeto post 4 jaroj. En 1896 lokaj triboj vane sieĝis Bulawayo-n. Ĝi ricevis statuson urbo en 1943. En 1992 pro la malbona kaj malmulta akvo ĥolero okazis.
Klimato redakti
Bulawayo havas subtropikan klimaton. Ĝenerale estas sudorienta vento. Jare pluvas po 590 mm. Precipe inter decembro-februaro pluvas. La temperaturo averaĝe estas 19 °C.
Trafiko redakti
Bulawayo havas fervojajn liniojn al Bocvano, Zambio kaj Sud-Afriko. Estas ankaŭ flughaveno.