Burgenländische Volkszeitung

semajna regiona gazeto en Burgenlando, Aŭstrio

Burgenländische Volkszeitung (prononco [BURgnlendiŝe FOLKScajtunk] aŭ per sistemo IFA [bˈʊʁɡənlˌɛndɪʃə fˈɔlkst͡sa͡ɪtˌʊŋ], mallonge BVZ) estas regiona semajna gazeto de la federacia lando Burgenlando en orienta Aŭstrio. Ĝi en 2003 estis fondita en Eisenstadt, sed ekde 2005 havas centran redaktejon kaj presejon en Sankt Pölten. Kiel la parenca gazeto Niederösterreichische Nachrichten por la federacia lando Malsupra Aŭstrio, eldonita de la sama eldonejo, ĝi aperas en pluraj distriktaj eldonoj. Estas sep malsamaj eldonoj por la distriktoj Eisenstadt, Güssing, Jennersdorf, Mattersburg, Neusiedl am See, Oberpullendorf kaj Oberwart. En 2022 kaj 2023 ĝi havis mezume ĉiutage 109 000 legantojn.[1]

Burgenländische Volkszeitung
semajngazeto
Speco semajna

Redaktisto ĉefredaktoro Markus Stefanitsch (stato de majo 2024)
Establodato 2003
Stabo respondecaj eldonistoj Sonja Planitzer kaj Herbert Binder (stato de majo 2024)

Retejo Oficiala retejo
vdr

Eldonisto estas la gazetara asocio de la katolika diocezo St. Pölten (latine dioecesis Sancti Hippolyti). Post la morto de prelato Franz Stiefwieser, la historiistino kaj aŭtoro Gudula Walterskirchen sekvis en 2017 kiel prezidanto de la gazetara asocio kaj tiel kiel respondeca eldonisto.[2] La 12-an de oktobro 2021, Sonja Planitzer kaj Herbert Binder kune transprenis la postenon de respondeca eldonisto.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti