Cabezuela del Valle

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Cabezuela del Valle estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Cabezuela del Valle
municipo en Hispanio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 10610
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 149  (2023) [+]
Loĝdenso 38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 12′ N, 5° 48′ U (mapo)40.1926501975-5.80640598221Koordinatoj: 40° 12′ N, 5° 48′ U (mapo) [+]
Alto 515 m [+]
Areo 57 km² (5 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabezuela del Valle (Ekstremaduro)
Cabezuela del Valle (Ekstremaduro)
DEC
Cabezuela del Valle
Cabezuela del Valle
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Cabezuela del Valle (Hispanio)
Cabezuela del Valle (Hispanio)
DEC
Cabezuela del Valle
Cabezuela del Valle
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabezuela del Valle [+]
vdr
Panoramo

La loĝantoj nomiĝas cabezueleños. La censita populacio en 2008 estis de 2.148 loĝantoj.

Situo redakti

Cabezuela del Valle estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la centro de la komarkodistrikto Valo de Jerte, je altitudo de 515 m; je 119 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 179 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 57 km². La vilaĝo estas bone komunikata tra la Montopasejo de Honduras kun Hervás kaj laŭ la nacia ŝoseo 110 kun Plasencia de unu flanko kaj de la provinco de Ávila (Kastilio-Leono) aliflanke. Ĝi estas trapasata de la rivero Jerte.

Priskribo redakti

  • La historia kerno malobeas la linian strukturon de la aliaj vilaĝoj de la valo, kaj prezentas triangulan formon ĉirkaŭ monteto. Estas tre malnovaj domoj, multaj kun blazonoj. En la placo estas larĝaj portikoj kiuj utilas por surstrata merkato kaj por ŝirmiĝi el akraj vintroj. De tie la vilaĝo etendis malsupren al la rivero Jerte.
  • La preĝejo de Sankta Mikaelo estis konstruita sur la loko de la juda sinagogo (en la valo estis relative multaj judoj ĝis la fino de la 15a jarcento) kaj montras belegan barokan orumitan retablon de la 17a jarcento.
  • Estas ankaŭ barokaj ermitejoj de la 18a jarcento, kiel tiu de la patronino: nome Virgulino de Peñas Albas (Blankaj Rokoj). Elstaras la retablo, la volbaj pentraĵoj kaj la skulptaĵo de la Virgulino. La ekstera arkitekturo estas senornama.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Turismo.

Festoj redakti

 
Virgulino de Cabezuela del Valle.

Ege popularas la kristanaj festoj eble pro historia neceso forgesigi la judan pasintecon.

Eksteraj ligiloj redakti