Calabuch

hispana filmo de 1956, reĝisorita de Luis García Berlanga

Calabuch [kalaBUĈ] estas hispana filmo de 1956, reĝisorita de Luis García Berlanga. La titolo de la filmo estas rekte referenca al la nomo de la vilaĝo en kiu okazas la agado, fikcia loĝloko, malantaŭ kiu estas Peñíscola. Multaj lokanoj partoprenis kiel figurantoj en la filmo, helpis la produktoradon kaj ricevis enorman popularecon por la urbo, kiu nun estas grava turisma centro.[1]

Calabuch
filmo
Originala titolo Calabuch
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1956
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Francisco Sempere
Reĝisoro(j) Luis García Berlanga
Produktisto(j) Hispanio • Italio
Scenaro Ennio Flaiano • Leonardo Martín
Muziko de Guido Guerrini
Rolantoj Edmund Gwenn • Valentina Cortese • Franco Fabrizi • Pepe Isbert • Manuel Alexandre • Félix Fernández • José Luis Ozores • Manuel Guitián • Mario Berriatúa • Pedro Beltrán • Francisco Bernal
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Calabuch estas fikcia vilaĝo de la mediteranea hispana marbordo al kiu venas ekstravaganca profesoro George Hamilton (Edmund Gwenn), sciencisto kiu decidas "malaperi" kaj apartiĝis de siaj spacaj kaj militaj esploradoj. Post diversaj okupoj, li venas al loka ateliero pri pirotekniko. Kuraĝigita tiukadre de la paca kaj festa uzado de siaj konoj, inventas rakedon, kiu ebligos, ke Calabuch venku super la same fikcia rivala Guardamar[2] en la konkurso de piroteknikaĵoj kiu okazas kadre de la patronfestoj. Tiom spektakla estas la rezulto, ke oni publikigas foton de la kreintoj en la provinca gazeto, kaj tiel oni malkovras la sekreton de la loĝloko kie kasiĝis la profesoro Hamilton, kiu estos alvokita reveni sialanden.[3]

La filmo estis tute filmita en Peñíscola kaj tial ĝi montras interesajn bildojn de la tiama Peñíscola, farante ĝin dokumento de granda historia valoro. kadre de la 50a datreveno de la filmado en 2006, oni celebris omaĝon kaj al la reĝisoro kaj al la filmo kadre de la 18a Festivalo de Komedia Kino okazinta en Peñíscola.[4]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Edmund Gwenn ... Prof. Jorge Serra Hamilton
  • Valentina Cortese ... Eloisa, instruistino
  • Juan Calvo ... Matías
  • Franco Fabrizi ... Langosta
  • Félix Fernández ... Don Félix, la pastro
  • Nicolás D. Perchicot ... Andrés
  • Mario Berriatúa ... Juan
  • Francisco Bernal ... Crescencio
  • María Vico ... Teresa
  • Isa Ferreiro ... Carmen
  • Manuel Guitián ... Don Leonardo
  • Casimiro Hurtado ... Antonio
  • Pedro Beltrán ... Fermín
  • Manuel Alexandre ... Vicente
  • Manolo García ... Felipe (Lolo García)
  • José Isbert ... Don Ramón
  • José Luis Ozores ... Cucherito

Referencoj redakti

  1. «Y Peñíscola fue Calabuch». Las Provincias. 14a de novembro 2010. Konsultita la 1an de oktobro 2021.
  2. Estas du veraj Guardamar en la regiono.
  3. En Aula Matemática
  4. Berlanga convierte 'Calabuch' en leyenda en su regreso a Peñíscola. El País, 26a de majo 2006.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Calabuch en la hispana Vikipedio.