Kaligulo
Kaligulo, latine: Gaius Caesar Germanicus, naskiĝis 31-an de aŭgusto 12, mortis 24-an de januaro 41, estis romia imperiestro el la Juli-Klaŭdia dinastio ekde 37 ĝis 41.
Kaligulo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gaius Iulius Caesar Augustus Germanicus | |||||
Naskonomo | Gaius Julius Caesar | ||||
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 12 en Antium, Romia Italio | ||||
Morto | 24-an de januaro 41 en Palatino, Romo, Romia Imperio | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Mortis per | pikvundo vd | ||||
Tombo | Maŭzoleo de Aŭgusto vd | ||||
Religio | Romia religio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Julia-Klaŭdia dinastio • Julioj-Cezaroj vd | ||||
Patro | Germaniko vd | ||||
Patrino | Vipsania Agrippina vd | ||||
Gefratoj | Julia Livilla • Agripino la pli juna • Julia Drusilla • Drusus Caesar • Nero Caesar • Gaius Julius Caesar Germanicus Major • Tiberius Julius Caesar Germanicus • Ignotus Julius Caesar Germanicus vd | ||||
Edz(in)o | Junia Claudilla • Livia Orestilla • Lollia Paulina • Milonia Caesonia vd | ||||
Infanoj | Julia Drusilla vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
Romia imperiestro | |||||
Dum | 37 - 41 | ||||
Antaŭulo | Tiberio | ||||
Sekvanto | Klaŭdio | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li ŝajne iĝis freneza, ekzemple li nomis sian ĉevalon konsulo, li diris "mi volus, ke la tuta romia popolo havu unu kapon, ke mi povus strangoli ĝin tute en unu fojo". Li finfine estis murdita.
Vivo redakti
Estante la filo de Nero Claudius Germanicus kaj Vipsania Agrippina li venis kiel eta knabo en Germanio ĉe la Rejnon. Tie moknomis lin la soldatoj, pro la malalteco korpa, caliga, do soldatboteto. La minacantan kruelecon de Lucius Aelius Seianus, prefekto de la pretora gvardio, li povis eviti per kontinua kaĵolado kaj flatado. Imperiestro Tiberio finfine proklamis lin posteulo imperiestra nerespektante la naturan sekvon heredan. Post la morto de Tiberio li ovaciitis fare de la Romianoj; la tronon asekurigis al Kaligulo ankaŭ la murdisto Macro.
Politiko redakti
Plurajn regulojn de la antaŭulo pezantajn sur la homoj Kaligulo malenkondukis kaj forigis. Sed jam post ok monatoj da reganteco senteblis lia grava mensa malsaniĝo kaj li ŝanĝiĝis komplete. Li pensis ke ĉio ajn estas permesita al si. Sekvis diboĉaĉoj, ŝantaĝoj kaj senfinaj kruelaĵoj. Plaĉis al li esti venerata kiel dio tretaĉi sur ĉion sanktan.
Liaj militiroj, planite kun granda pompo, restis nesukcesaj: en 39 kontraŭ la Ĥatoj; en 40 kontraŭ Britannia. Dume li estis en Liono en vintro 39/40 kaj etan tempon eĉ en Britio. Post diversaj nesukcesaj konspiroj (kies planintojn li kruelege punis) li murditis dum privata venĝo de la pretorgvardia tribunuso Kasio Ĥereo.
Literatura akcepto redakti
Beletre, lian personon la franca verkisto Albert Camus interpretis kiel viro ne freneza sed afekciita de la absurdeco de homa kondiĉo (KALIGULO: "Estas unu vero tutsimpla, tutklara, iom plumpa, sed malfacila por gin trovi, kaj peza por ĝin porti." HELIKON: "Kaj kiu estas tiu vero, Kajus ?" KALIGULO (flankenforturnante la kapon, neŭtratone.) "Homoj mortas, kaj ne feliĉas..") kaj kiu volas igi la aliajn homojn vivi "en la vero" la vero de indiferenta arbitra, maljusta, kaprica, naturo, vero de absurda kaj kruela destino, kaj tial kondutas kaprice kaj kruele por "instrui" la homojn.
Vidu ankaŭ redakti
- Malcolm McDowell ludis la rolon en filmo "Kaligulo".
Fonto redakti
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 702, kio legeblas tie ĉi interrete.