Calvin F. Quate
(Alidirektita el Calvin Forrest Quate)
Calvin Forrest QUATE (7a de Decembro, 1923 – 6a de Julio, 2019) estis unu el la inventistoj de la atom-forta mikroskopo. Li estis profesoro emerita de aplikita fiziko kaj de elektra inĝenierarto en la Universitato Stanford.
Calvin F. Quate | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de decembro 1923 en Baker | ||||
Morto | 6-an de julio 2019 (95-jaraĝa) en Menlo Park | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Utaho • Universitato Stanford vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | inventisto • universitata instruisto • inĝeniero vd | ||||
Laborkampo | elektrotekniko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Quate estas konata pro sia laboro pri akustiko kaj pri la atom-forta mikroskopo. La skanakustika mikroskopo, inventita de kolego en 1973, havas rezolucion kiu superas tiun de la optika mikroskopo. En 1981, Quate legis pri nova tipo de mikroskopo kapabla ekzameni elektrokonduktivajn materialojn. Kun Gerd Binnig kaj Christoph Gerber, li disvolvis rilatan instrumenton kiu funkciu ĉe ne-konduktivaj materialoj, kiel biologiaj histoj, kaj tiel naskiĝis la atom-forta mikroskopo.[1]
Notoj redakti
- ↑ Binnig, G.K.; Quate, C.F.; Gerber, C. (1986). "Atomic Force Microscope". Phys. Rev. Lett. 56 (9): 930–933. Bibcode:1986PhRvL..56..930B. doi:10.1103/physrevlett.56.930. PMID 10033323.