Carl Friedrich Wilhelm Claus

Carl Friedrich Wilhelm CLAUS (2a de januaro 1835 – 18a de januaro 1899) estis germana zoologo. Li estis oponanto de la ideoj de Ernst Haeckel.

Carl Friedrich Wilhelm Claus
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1835 (1835-01-02)
en Kaselo
Morto 18-an de januaro 1899 (1899-01-18) (64-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Elektoprinclando Hesio • Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato de MarburgUniversitato de Gießen
Familio
Patro Heinrich Claus
Frat(in)o Adolf Claus
Okupo
Okupo zoologo • universitata instruisto • krustacologo • botanikisto
vdr

Biografio redakti

Claus studis en la Universitato de Marburgo kaj en la Universitato de Gießen kun Rudolf Leuckart. Li laboris en la universitato de Würzburg. En 1863, li iĝis profesoro de zoologio en Marburgo, en 1870 en Göttingen kaj en 1873 en Vieno.[1] Li estis estro de la oceanografia esplorstacio en Trieste kaj estis specializita en marbiologio kaj lia intereso fokusiĝis al krustuloj. Dum sia esplorado en ĉelbiologio li stampis la vorton "fagocito".

Li estas konata pro la fakto ke Sigmund Freud startis siajn studojn pri la ankoraŭ nesolvita reproduktado de angiloj.[2][3][4]

Verkoj redakti

El nombraj verkoj, jenaj gravas:

  • Die freilebenden Copepoden (1863);
  • Beiträge zur Kenntnis der Ostracoden (1868);
  • Grundzüge der Zoölogie (1868) [1];
  • Ueber den Bau und die Entwicklung der Cumaceen (1870);
  • Die Metamorphose der Squilliden (1872);
  • Ueber die Entwicklung Organisation und systematische Stellung der Arguliden (1875);
  • Lehrbuch der Zoölogie (1897);

Notoj redakti

  1. Gilman, D. C.; Peck, H. T.; Colby, F. M., eld. (1905). "Claus, Karl Friedrich Wilhelm". New International Encyclopedia (1a eld.). New York: Dodd, Mead.
  2. Archived copy. Arkivita el la originalo je 2008-02-20. Alirita 2008-03-03.
  3. Archived copy. Arkivita el la originalo je 2009-12-13. Alirita 2008-03-03.
  4. Archived copy. Arkivita el la originalo je 2011-12-17. Alirita 2012-01-04. Arkivigite je 2011-12-17 per la retarkivo Wayback Machine