Carlisle (Kumbrio)

Carlisle estas antikva urbo de Kumbrio, Anglio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 71 775 loĝantojn.

Carlisle
urbo • county town • eksterparoĥa areo • civila paroĥo • city of United Kingdom

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 75 399  (2016) [+]
Loĝdenso 3 989 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 54′ N, 2° 56′ U (mapo)54.894722222222-2.9363888888889Koordinatoj: 54° 54′ N, 2° 56′ U (mapo) [+]
Alto 28 m [+]
Areo 18,9 km² (1 890 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Carlisle (Anglio)
Carlisle (Anglio)
DEC
Carlisle
Carlisle
Situo de Carlisle

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carlisle [+]
vdr
Kastelo Carlisle

Historio redakti

Ĉirkaŭ 72 p.K. la romianoj konstruis lignan fortikaĵon kie nun situas Carlisle. Ĝi anstataŭiĝis ĉirkaŭ 105 de dua ligna konstruaĵo, kaj ĉirkaŭ 165 de ŝtona. La romianoj nomis la lokon Luguvalium, kaj la fortikaĵo subtenis la fortikaĵojn de la Muro de Hadriano.

Ĉar ĝi situas proksime al la landlimo inter Anglio kaj Skotlando, la urbo strategie gravis kaj estis ofte atakataj de skotoj. En 1092 Vilhelmo la 2-a (Anglio) konstruis kastelon kiu poste ege plifortiĝis. Tie, dum iom da tempo, malliberiĝis Maria Stuart, reĝino de Skotlando. La kastelo nun enhavas muzeon kaj servas kiel regimenta bazo. Ankoraŭ videblas multe de la mezepokaj urbomuroj.

En 1133 prioreja preĝejo iĝis katedralo.

Dum la angla enlanda milito reĝa garnizono dufoje sieĝiĝis, en 1644 kaj 1645.

Novembron 1745, dum la dua jakobita ribelo, Charles Edward Stuart sieĝis kaj kaptis Carlisle: Vilhelmo (Duko de Cumberland) rekaptis ĝin la sekvantan monaton.

Geografio redakti

 
Inundo ĉe Carlisle

Carlisle situas kie tri riveroj kuniĝas, kaj tial multe de la urbo suferas pro inundoj.

Ekonomio redakti

Dum la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcento estiĝis fabrikoj por teksaĵoj, nutraĵoj kaj metalaĵoj. La urbo estas ankaŭ grava fervojcentro.

Edukejoj redakti

Estas kvar edukejoj kiu ekde 2007 apartenas al la Universitato de Kumbrio.

Elstaruloj redakti

Vizitindaĵoj redakti

 
Katedralo Carlisle

Inter la vizitindaĵoj estas:

La partner-urboj redakti