Monda heredaĵo de UNESKO

La Hadriana Muro (latine Vallum Hadriani, angle Hadrian's Wall) estas ŝtona fortikaĵo konstruita de la Romia Imperio trans la larĝo de Britio (la tiuepoka romia provinco Britannia), kaj estas parto de la Limeso", la fortikita linio, kiu en la hodiaŭaj ŝtatoj Britio kaj Germanio defendis la nordajn limojn de la Romia Imperio. La Hadriana Muro estis la dua el tri tielaj fortikaĵoj konstruitaj trans Britio, la unua estis Gask Ridge kaj la fina la Antonina Muro. Ĉiuj tri estis konstruitaj por malhelpi militistajn rastadojn de la Piktaj triboj (antikvaj loĝantoj de Skotlando) norde, por plibonigi ekonomian stabilecon kaj provizi pacajn kondiĉojn en la Roma provinco de "Britannia" sude, kaj fizike marki la landlimon de la Imperio. La Hadriana Muro estas la plej fama el la tri, ĉar ĝi restas la plej bone konservita kaj videbla hodiaŭ.

Monda heredaĵo de UNESKO
Muro de Hadriano
Vallum Aelium
Limeso • cordon • Roman archaeological site • vidindaĵo
Estiĝo 122
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Northumberland
Situo
Geografia situo 55° 1′ 27″ N, 2° 17′ 33″ U (mapo)55.024166666667-2.2925Koordinatoj: 55° 1′ 27″ N, 2° 17′ 33″ U (mapo)
Muro de Hadriano (Anglio)
Muro de Hadriano (Anglio)
DEC
Muro de Hadriano
Muro de Hadriano
Situo de Muro de Hadriano
Map
Muro de Hadriano
Parto de Limes Britannicus • borders of the Roman Empire vd
Retejo https://www.english-heritage.org.uk/visit/places/hadrians-wall
Monda heredaĵo

Sekcioj de la Hadriana Muro restas apud Greenhead kaj laŭ la vojo, tamen aliaj grandaj sekcioj estis malmuntitaj dum la pasintaj jaroj por uzi la ŝtonojn por diversaj apudaj konstruaj projektoj.
Sekcioj de la Hadriana Muro restas apud Greenhead kaj laŭ la vojo, tamen aliaj grandaj sekcioj estis malmuntitaj dum la pasintaj jaroj por uzi la ŝtonojn por diversaj apudaj konstruaj projektoj.
Lando  Britio
Tipo Kultura Heredaĵo
Kriterioj ii, iii, iv
Fonto 1029
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 55° 0′ 44″ N, 2° 20′ 21″ U (mapo)55.012222222222-2.3391666666667
Registra historio
Registrado 1987  (11-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Situo de la muroj de Hadriano kaj de Antonino

Krom sia uzo kiel militista fortikaĵo, oni kredas, ke la pordegoj tra la muro ankaŭ estis uzitaj por ebligi komercan impostadon. Granda parto de la muro ankoraŭ ekzistas, kaj ĝi povas esti sekvita piedire precipe en la meza sekcio. La muro estas la plej populara turisma vidindaĵo en Norda Anglio, kie ĝi estas ofte konata simple kiel la Roma Muro. Ĝi fariĝis Monda Kultura Heredaĵo de UNESKO en 1987, kaj en 2005 oni grupigis ĝin kun la Ĝermania Limeso en kuna, transnacia Monda Kultura Heredaĵo de UNESKO "Limeso de la romiaj provincoj Britannia, Germania Superior kaj Raetia".

La Hadriana Muro estis 80 Romajn mejlojn (73,5 anglajn mejlojn aŭ 117 kilometrojn) longa, ĝia larĝo kaj alto dependas de la konstruaj materialoj kiuj haveblis apude. La Hadriana Muro etendis okcidenten de Segedunum ĉe Wallsend sur la Rivero Tyne ĝis la marbordo de la Solway Firth. La Muro estas tute en Anglio kaj 15 kilometrojn sude de la landlimo kun Skotlando en la okcidento kaj 110 kilometrojn sude de la limo en la oriento.

La konstruado verŝajne komenciĝis en 122 kaj estis plejparte kompletigita post ok jaroj. Soldatoj de la tri okupantaj Romiaj legioj partoprenis en la laboro.

En la jaroj post la morto de Hadriano en 138, la nova imperiestro, Antoninus Pius forlasis la muron, tamen lasis ĝin okupita en subtena rolo, kaj komencis la konstruadon de nova muro 160 kilometrojn pli norde en Skotlando, la Antonina Muro. Antoninus Pius ne povis konkeri la nordajn tribojn kaj sekve, kiam Marcus Aurelius fariĝis imperiestro, li forlasis la Antoninan Muron kaj okupis la Hadrianan Muron refoje en 164. Ĝi restis okupita de Romiaj trupoj ĝis ilia retiriĝo el Britio dum la 5-a jarcento. Iom post iom la Muro kadukiĝis.

Hadriana muro ĉe Crag Lough

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti