Carlo Gnocchi (1902-1956) estis itala religiulo. Li naskiĝis en San Colombano al Lambro, apud Lodi, en oktobro 1902, kiel lasta el tri fratoj. Lia patro, Enrico, estis marmorlaboristo kaj lia patrino, Clementina Pasta, estis tajlorino. En la jaro 1904 lia patro mortis je silikozo kaj lia patrino restis sola por vivteni tri knabojn, tial en 1908 la familio trasloĝiĝis en Milanon ĉe kelkaj parencoj, kiuj povis ilin helpi. En la jaro 1909 mortis, je tuberkulozo, lia plejaĝa frato Mario (dek-kvar-jaraĝa), kaj en la jaro 1915 mortis ankaŭ la alia frato Andrea (dek-ses-jaraĝa) pro la sama malsano.

Carlo Gnocchi
Carlo Gnocchi ĉ. la jaro 1950
Carlo Gnocchi ĉ. la jaro 1950
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1902 (1902-10-25)
en San Colombano al Lambro
Morto 28-an de februaro 1956 (1956-02-28) (53-jaraĝa)
en Milano
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Profesio
Okupo presbiteroedukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dume la familio trasloĝiĝis al Montesiro, parto de la komunumo Besana in Brianza, kie loĝis onklino. Nu, el la familio restis nur du, la patrino kaj li. En Montesiro, li amikiĝis kun la koadjutoro de la paroko don Luigi Ghezzi kiu prizorgis lian klaran vokiĝon al sacerdoteco. Li studis komence en la publika mezgrada lernejo, poste eniris en la seminarion de Seveso por la gimnazio, en tiun de Monza por la liceo, fine en la teologian seminarion de Milano. Pri lia vivo en seminario, oni atestas ke li ne estis granda studemulo, sed tre aktiva, vigla, entuziasma, plena je interesoj, ankaŭ se li elmonstris apartan sindediĉon al la preĝo kaj al la pietataj agoj.

En la jaro 1925 li estis ordinita sacerdoto de la kardinalo Eugenio Tosi ĉefepiskopo de Milano kaj li celebris sian unuan Meson en Montesiro. Lia unua pastra deĵoro estis en Cernusco sul Naviglio ĉe la paroko de Maria ĉielenprenita (Santa Maria Assunta) kiel koadjutoro de la parokestro, kiu estis maljuna kaj iom malsana. Post nur unu jaro li estis translokita en Milanon ĉe la paroko de San Pietro in Sala, kiu, tiutempe estis la plej vasta paroko en Milano.

La granda urbo kunportas ruinigajn distraĵojn por la moralo kaj la religio. Krome la faŝismo estis kreskanta kaj trovis multajn aprobojn ĉe la junuloj. Li ne montris ian starpunton pri faŝismo (almenaŭ ĝis la fino de la milito kiam li partoprenis en la rezistomovado kontraŭ la itala faŝismo), sed li volis ĉeesti kie estis liaj junuloj, kvazaŭ por ilin “vakcini”, tial li iĝis kapelano de la “junaj faŝistoj” kaj pli poste ankaŭ de la “junularo universitata faŝista”. Ĉien li portis sian pastran agadon.

En la jaro 1936, kardinalo Schuster nomumis lin spirita direktoro ĉe unu el la plej prestiĝaj lernejoj en Milano: Istituto Gonzaga. Li forlasis la parokon kaj translokiĝis apud la lernejon, kaj patrino Clementina kun li; interalie, lia patrino sekvis lin ĉien kaj vivis ĉiam kun li ĝis sia morto kiu okazis en 1939. La nova tasko kuntrenis novajn spertojn. Nun li estis direktoro de riĉuloj, li alproksimiĝis al la plej gravaj familioj de Milano; sed por li, ŝanĝiĝis la manieroj, sed ne ŝanĝiĝis la celo: eduki.

La dua mondmilito redakti

En la jaro 1940 Italio eniris militon. Multaj el liaj studentoj estis vokitaj al la armiloj, li, kohere kun sia eduka tendenco petis iri kun ili kiel armea pastro. Marton 1941 li ekiras al Albanio kiel kapelano de la alpsoldatoj (t.n. alpini). En Albanio li estas destinata al la alpa divizio Julia. Li akompanis sian batalionon en Albanion, Grekion kaj Montenegron. Kiam la milito iĝis tie malpli kruda, li sciis ke en Italio estis pretiĝanta la kampanjo de Rusio, li petis partopreni ĝin.

Majo 1942 li reforiris al la rusa fronto kun la alpsoldatoj de divizio Tridentina. 68000 alpsoldatoj mortis, nur 12000 hejmenrevenis. En tiuj du nombroj estas resumebla la dramo de tiu okazintaĵo. Gnocchi sin savis nur hazarde. Kiam li revenis el Rusio, en la majo 1943, li estas fizike detruita kaj diŝirita en la animo. Sed nun li havis gravan taskon: li promesis al siaj milit-mortintoj zorgi pri ties familioj. Pro tio li kunportis el Rusio kajereton da adresoj kaj sakon plena de memoraĵoj: leteroj, fotoj, nomplatetoj, ringoj kaj aliaj objektoj apartenintaj al la milit-falintoj por ilin redoni al la familianoj. Sed ankoraŭ ne estis la tempo. Ĵus reveninta en Italion, li estas enhospitaligita ĉe la milita hospitalo de Merano, kie li restis kelkajn monatojn kiel kapelano.

Septembro komenciĝis alia milito: don Gnocchi partoprenas en la liberiga milito laŭ sia kutima stilo: esti flanke de la homo suferanta. La 17-an de oktobro 1944 li estis arestita de SS germanaj kaj enŝlosita en San Vittore. Li estis liberigita post dek tagoj, pro manko de pruvoj, danke al la interesiĝo de la kardinalo Schuster. Tamen li daŭris agi, kaŝite, favore de la Rezisto ĝis la 25-a de Aprilo 1945 kiam la milito finiĝis. Finfine li povis viziti la familiojn de siaj milit-mortintoj.

La post-milito redakti

Reveninte en Milanon, li akiras sian taskon ĉe Istituto Gonzaga. Post la fino de la milito, la prefekto de Como nomumis lin kapelano kaj direktoro de la Instituto de la Grandaj Invalidoj de Arosio. Tie, ekde decembro 1945, li komencis gasti la orfetojn de liaj alpsoldatoj.

Iun vesperon, aperis ĉe la pordo de la instituto de Arosio juna virino kun knabeto kruro-mutilita ok-jaraĝa. Ŝi plorante diris al don Gnocchi: “Estis eksplodo de bombo. Ĝi foririgis la kruron. Mi elspezis ĉion por kuracistoj, operacioj, specialistoj. Nun mi havas nenion plu. Estas du tagojn ke ni ne manĝas. Mi ne plu eltenas. Prenu ĉe vi, patro, la knabon: ke almenaŭ li povu vivi… Mi povas min ĵeti sub trajnon.”. La virino kisis la knabon kaj forkuris kriante “Iru kun li Paŭlo, iru kun li…”. Neniu sukcesis ŝin haltigi. La knabo, teruriĝita, kriis vokante la patrinon. Don Carlo prenis lin enbraken kaj klopodis lin konsoli. Dum du tagoj, la knabo deliris pro febro. Dum la intervaloj de lucideco, Paŭlo batis kaj ungoskrapis senespere. Don Carlo neniam disiĝis de li. Fine la knabo ĵetis siajn brakojn al lia kolo, kaj ambaŭ ploris. Malgraŭ la serĉadoj, neniu sukcesis retrovi la patrinon.

Tiu knabo estis la unua mutiletulo de don Gnocchi. La milito ne finiĝis por la knaboj: ili vundiĝis kaŭze de la militaj postrestaĵoj. Oni kalkulis ke en Italio tiuj estigis 15000 mutiletulojn. La problemo estas grava; don Carlo komencas akcepti mutiletulojn kaj el la tuta Italio venas petoj pri novaj akceptoj. Li ne rifuzas ilin sed li bezonas monon kaj domojn. Flanke al la daŭra asistado al liaj knaboj li devas serĉi monon. Li petas monon ĉu de la publikaj organizaĵoj kiel Unicef kaj itala registaro, ĉu de la privatuloj, kiujn li konis ĉe Istituto Gonzaga. Ekonomia subteno alvenas el la altrangaj milanaj familioj sed ankaŭ el la simpla laborista popolo: ekzemple, la komunistaj kooperativoj de Sesto San Giovanni monkolektis lia favore. Pli malfacile estis ricevi subtenon de la publikaj organizaĵoj. Monsinjoro Montini, tiam Anstataŭanto al la Ŝtata Sekretario en Vatikano, en la jaro 1947, malfermis al li la pordojn de Romo lin kontaktigante kun Giulio Andreotti tiam subsekretario de la ĉefministro. En la jaro 1949, la ĉefministro mem, Alcide De Gasperi, por faciligi la interkomprenon, nomumis don Gnocchi konsilisto de la ĉefministra stabo por la problemoj de la milit-mutiletuloj.

La instituto de Arosio, iĝis baldaŭ ne sufiĉa por akcepti tiom da gastetoj, tial, en la jaro 1947, li povas lui, je simbola cifero, la grandan domon de grafino Matilde Della Rocca en Cassano Magnano (Varese). Oktobron 1948, naskiĝis la ‘Federacio pri la Infaneco Mutilita’ (Federazione Pro Infanzia Mutilata) kio ricevos juran agnoskon marton de la posta jaro. En la monato marto 1948 li decidas forlasi la instituton de Arosio, ĉar ĝi gastigas ankaŭ la plenaĝajn mutilulojn kiuj havas malsamajn necesojn kompare kun la etuloj. Do, la sekvajn jarojn aperas novaj institutoj: en Pessano (Milano) kaj Parma (1949), en Torino, Inverigo (Como), Roma kaj Salerno (1950) kaj Impruneta-Pozzolatico (Florenco) (1951).

En la jaro 1951, la problemo de la mutiletuloj ne estas plu tiom serioza, tial ‘Federazione Pro Infanzia Mutilata’ estas malfondita, kaj liaj havaĵoj kaj aktivadoj estas transigitaj al nova fondaĵo por la junularo: ‘Fondazione Pro Juventute‘ kiu ricevas juran agnoskon en februaro. Ĉi tiu nova fondaĵo plivastigis la asistadon al ĉiuj junaj handikapuloj precipe al la poliomjelituloj kaj, kiel “morala institucio” (ente morale) rajtas ricevi regule publikajn helpojn.

La 25-an de marto 1954 estis inaŭgurita la Nacia Centro pri Fiziologio ĉe Foro Italico. La 11-an de septembro 1955 estis metita la unua ŝtono de la Pilota Centro de vojo Capecelatro en Milano. Tiu centro estiĝos sur areo de 18000 kvadrataj metroj kaj alcelas pri la gastigon de 300 poliomjelitaj knaboj. Sed don Carlo ne povis vidi ĝian kompletigon ĉar li mortis antaŭe, la 28-an de februaro 1956 je mortiga formo de tumoro.