Casas de Reina

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Casas de Reina estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Casas de Reina
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 06960
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 203  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 12′ N, 5° 58′ U (mapo)38.202222222222-5.9697222222222Koordinatoj: 38° 12′ N, 5° 58′ U (mapo) [+]
Alto 635 m [+]
Areo 55,6 km² (5 560 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Casas de Reina (Hispanio)
Casas de Reina (Hispanio)
DEC
Casas de Reina
Casas de Reina
Situo de Casas de Reina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casas de Reina [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas casarreños. La censita populacio en 2008 estis de 201 loĝantoj, kio faras de la vilaĝeto unu el la malplej loĝata en la provinco.

Situo redakti

Casas de Reina estas situa en la suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 635 m; je 124 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 55,6 km². Ĝi situas en la distrikto de la Campiña Sur, sudoriente de la provinco, tre proksima al ties limo kun la provinco de Sevilo. Ĝi situas nur je 6 km sude de la urbo de Llerena. Oni atingas la vilaĝon pere de la komarka ŝoseo  EX-200 .

Historio redakti

La plej antikvaj arkeologiaj restaĵoj estas de la paleolitiko, tamen la plej gravaj estas de la Romia Imperio. En la municipa teritorio de Casas de la Reina, je 1.500 m de la vilaĝo, troviĝas la ruinoj de la romia urbo Regina Turdulorum, situa je la Vía de la Plata.

La kialoj de la fondo de la urbo estis ekonomiaj: abundo de minejoj, bonkvalitaj agrikulturjoj, arbaroj kaj abundo de akvo. La urbo troviĝis en la akso de malnovaj vojoj kiuj ligis la tiamajn romiajn urbojn de Kordovo, Sevilo kaj Mérida. El diversaj antikvaj aŭtoroj, inter ili Plinio la pli maljuna, oni scias pri la gravo de la urbo kaj el restaĵoj oni supozas, ke la urbo estis loĝata ankaŭ de elmigrintoj de Italio aŭ eĉ de Oriento, kiuj kultis la oficialajn diaĵojn de la ŝtato, kaj ankaŭ orientalajn kaj indiĝenajn.

Dum la araba epoko la urbo malloĝiĝis kaj la nova setlejo estos sur la proksima nuna monteto.

Monumentoj redakti

En la municipo elstaras la menciita arkeologia kuŝejo de Regina Turdulorum, kie videblas la forumo kie rimarkindas kaj vizitindas teatro sufiĉe bone konservita kaj ĵus restaŭrita.

La preĝejo de Santiago, de mudeĥara fasado de la 15a jarcento, kun elstara turo ekstere kaj internaj kapeloj ornamitaj per pentraĵoj.