Casasola de Arión

Casasola de Arión [kasaSOla deaRJON] estas municipo en la okcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco. Casasola de Arión estas etimologie komprenebla kiel Sola Domo de Arión.

Casasola de Arión
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47110
Demografio
Loĝantaro 221  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 5° 14′ U (mapo)41.5775-5.2405555555556Koordinatoj: 41° 35′ N, 5° 14′ U (mapo) [+]
Alto 715 m [+]
Areo 27,65 km² (2 765 ha) [+]
Casasola de Arión (Provinco Valadolido)
Casasola de Arión (Provinco Valadolido)
DEC
Casasola de Arión
Casasola de Arión
Situo de Casasola de Arión
Casasola de Arión (Hispanio)
Casasola de Arión (Hispanio)
DEC
Casasola de Arión
Casasola de Arión
Situo de Casasola de Arión

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casasola de Arión [+]
vdr
Casasola de Arión en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.
Preĝejo de Casasola de Arión.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 27,65 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 235 loĝantojn. Ĝi perdis 200 loĝantojn el 1991 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 53 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun San Cebrián de Mazote norde, Barruelo del Valle, Villasexmir kaj San Salvador oriente, Gallegos de Hornija kaj Vega de Valdetronco sude, kaj Mota del Marqués okcidente, ĉiuj samprovincaj. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rojoj Retortero kaj Daruela. La plej alta pinto estas sur la monto Atalaya (Gvatoturo) je 830 m.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. La loko aperis nomita Casasola jam kun tiu nomo en 1040. Baltasar de Zúñiga y Guzmán, Duko de Arión per titolo ricevita de la reĝo Filipo la 5-a en 1725, nomis ĝin Villa de Arión kaj poste restis kun la nuna nomo, Casasola de Arión.

El la 1930-aj jaroj oni kreis negocojn por fabrikado de agrikultura maŝinaro, kio helpis la disvolvigon de la loka ekonomio almenaŭ ĝis la 1950-aj jaroj: Poste aperis maŝinaro pli moderna kaj la elmigrado malaltigis la loĝantaron.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16-a jarcento ununava kun sonorilturo el ŝtono. Aliaj interesaj lokoj estas la Domo de la Duko de Arión, la Kulturdomo (el 1880), kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti