Castellanos de Castro

Castellanos de Castro [kasteLJAnos deKAStro] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Castellanos de Castro estas etimologie komprenebla kiel Kastilianoj de Fortikaĵo.

Castellanos de Castro
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09227
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 50  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 4° 2′ U (mapo)42.328333333333-4.0336111111111Koordinatoj: 42° 20′ N, 4° 2′ U (mapo) [+]
Alto 881 m [+]
Areo 9,928 km² (99 2.8 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castellanos de Castro (Provinco Burgoso)
Castellanos de Castro (Provinco Burgoso)
DEC
Castellanos de Castro
Castellanos de Castro
Situo de Castellanos de Castro
Castellanos de Castro (Hispanio)
Castellanos de Castro (Hispanio)
DEC
Castellanos de Castro
Castellanos de Castro
Situo de Castellanos de Castro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castellanos de Castro [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 9,93 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 49 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004
74 71 71 63

Ĝi distas 45 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

 
Preĝejo de Sankta Petro.
 
Vinkelo.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En 1085 la reĝo Alfonso la 6-a donis la lokon al la Hospitalo de la Imperiestro, en Burgoso, kaj en 1128 li donis tiun hospitalon kun ties havaĵoj al la episkopo de Burgoso; tial videblas en la blazono la ŝlosiloj simbolaj de episkopeco.

Castellanos de Castro formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Petro kaj vinkeloj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti