Castro Urdiales

urbo en Hispanio

Castro Urdiales (elparolu kastro urdjales) estas municipo kaj urbo en la oriento de Kantabrio, norde de Hispanio. Ĝi situas sur la bordo de la Kantabra Maro, inter la urboj Bilbao kaj Santandero. La oficiala nombro da loĝantoj estas ĉirkaŭ 30.000. Tamen la vera nombro estas pli alta ĉar, pro ĝia proksimeco al Bilbao, ĝi agas kiel dormeja urbo kaj multaj loĝantoj ne estas oficiale registritaj en la loka censo. La municipa areo estas 96 km².

Castro Urdiales
urbo • municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 33 225  (2023) [+]
Loĝdenso 344 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 23′ N, 3° 13′ U (mapo)43.384444444444-3.215Koordinatoj: 43° 23′ N, 3° 13′ U (mapo) [+]
Alto 19 m [+]
Areo 96,72 km² (9 672 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castro Urdiales (Kantabrio)
Castro Urdiales (Kantabrio)
DEC
Castro Urdiales
Castro Urdiales
Situo de Castro Urdiales
Castro Urdiales (Hispanio)
Castro Urdiales (Hispanio)
DEC
Castro Urdiales
Castro Urdiales
Situo de Castro Urdiales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castro Urdiales [+]
vdr
Havena panoramo de Castro Urdiales

Castro Urdiales estas moderna urbeto, tamen ĝiaj muzeiĝinta kastelo kaj kirko Santa María de la Asunción datiĝas je Mezepoko. Ankaŭ en Mezepoko, la urbo komerce aktivis kiel membro de la Ligo de la Kvar Urbetoj. La urbo estis detruita de la francoj en la jaro 1813, sed rapide rekonstruiĝis kaj fortikiĝis. La prosperon kaj rapidan kreskon de la loĝantaro provokis la ferminoj kaj fervoja komunikiĝo post 1879.

La ĉefaj industrioj estas ferminado, fiŝkaptado kaj fiŝ-enladigo (precipe sardinoj kaj anĉovoj kun oleo). Plie, la turismo pligraviĝis dum la lastaj 30 jaroj: multaj homoj el Eŭskio (ĉefe el Bilbao), Kantabrio kaj norda Hispanio havas someran loĝejon en Castro Urdiales. La urbo estas populara pro ties plaĝoj kaj havenaj etoso kaj pejzaĝo. La fiŝkaptado, ĉefrola en la pasinteco, estas malaperonta.

La municipo konsistas el jenaj vilaĝoj:

Vidu ankaŭ redakti