Celia Lovsky

aŭstra aktoro

Celia LOVSKY (naskita Cäcilia Josefina Lvovsky, la 21-an de februaro 1897 kaj morta la 12-an de oktobro 1979) estis juddevena aŭstria aktorino ŝtataniĝinta usonano. [1]

Celia Lovsky
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1897 (1897-02-21)
en Vieno
Morto 12-an de oktobro 1979 (1979-10-12) (82-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis per malsano vd
Tombo Hollywood Forever Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoAŭstrio vd
Familio
Patro Jaromír Havlík vd
Edz(in)o Peter Lorre vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1930– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi studis teatron, dancon kaj lingvojn ĉe la Aŭstria Reĝa Akademio de Artoj kaj Muziko. Ŝi poste moviĝis al Berlino, kie ŝi aktoris en la superrealistaj teatraĵoj de Karl Kraus. Tie, en 1929, ŝi amikiĝis kun Peter Lorre. La paro vojaĝis al Parizo, Londono kaj Usono. Li aperis en filmo de Fritz Lang, M (1931), poste la paro ekloĝis en Santa Monica, Kalifornio. Post eksgeedziĝo ŝi komencis rolon en usonaj filmoj kaj televido. Ŝi ĉefe rolis iomete ekzotikajn rolojn kiel ekzemple la surda-muta patrino de Lon Chaney en Man of a Thousand Faces (1957) kaj "indiĝena princino" Saba en filmo Foxfire (1955).

Kiam ŝi maljuniĝis, ŝi ricevis rolojn de dignulinoj, kiel ekzemple hispana matriarko en epizodo de Bonanza (1960), maljuna indiĝenino en epizodo de "Wagon Train" kaj mallonga sed memorinda rolo kiel vidva patrino de Reinhard Schwimmer, unu de la viktimoj en la filmo The St. Valentine's Day Massacre (1967). Ŝi rolis la vulkananan matriarkon T'Pau en Star Trek dum epizodo "Amok Time" (1967), kiu plenumas la ceremonion de la fiaskita geedziĝo de sinjoro Spock.

Ŝia lasta apero estis en filmo Soylent Green (1973).

Referencoj redakti