Centrafrika arbustosilvio

La Centrafrika arbustosilvio (Bradypterus grandis) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilviojbradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Centrafrika arbustosilvio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Bradypterus
Specio: 'B. grandis'
Bradypterus grandis
(Ogilvie-Grant, 1917)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas 19 cm longa birdo kun longa kaj larĝa vosto. Supre estas tre bruna kun iom da ruĝeca nuanco en vosto kaj dorso. La subaj partoj estas helbrunaj kaj estas griza punkteco en helbrunaj gorĝo kaj supra brusto. La flankoj estas ruĝecaj. La voĉo estas malrapida ĉidap ĉidap kiu poste rapidiĝas, tre ofte dum ceremonia flugo kaj akompane de flugilzumado.

Ĝi troviĝas en angulo de Golfo de Gvineo nome sciate en nur 8 lokoj de sudorienta Kameruno, sudokcidenta Centrafrika Respubliko kaj en norda kaj suda Gabono. Ties natura habitato estas marĉoj (ĉefe de Rhynchospora corymbosa) el 400 al 800 m super marnivelo, kio abundas ankaŭ en najbaraj landoj, kie eble estus tiu specio ankaŭe. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo pro senarbarigo kaj sekigado de humidejoj. Kaj la tutmonda populacio estas nur de 1,000 al 2,500 individuoj en malgranda teritorio de nur 12,500 km². Ĉiam oni konsideris, ke estas eĉ pli malmultaj, sed ekde kiam oni konas la voĉon, ĝi estas foje aŭdata, kvankam la marĉaj teritorioj ne estas facile atingeblaj kaj kontroleblaj.

Fonto redakti