Cesc FÀBREGAS aŭ plennome Francesc Fàbregas i Soler (prononco [ˈsɛsk ˈfaβɾəɣəs], naskiĝis la  4-an de majo 1987(nun 1987-05-04), do nun 36-aĝa) estas kataluna futbalisto. Li kiel membro de la hispana nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kiujn la hispana teamo venkis, kaj en la sama pozicio ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, de la Futbala Mondpokalo 2014 kaj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "10". Ekster naciaj matĉoj, li - post junulaj jaroj en la kataluna klubo Barcelona FC de 1997 (12-jara) - ekde la jaro 2003 (do 16-jara) estis junula kaj samjare ankaŭ vira profesia futbalisto de la angla klubo Arsenal F.C. en norda Londono. En 2011 li revenis al FC Barcelona.

Cesc Fàbregas
Persona informo
Aliaj nomoj Cesc
Naskiĝo 4-an de majo 1987 (1987-05-04) (36-jaraĝa)
en Arenys de Mar
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
TTT
Retejo http://www.cescfabregas.com
vdr