Futbala Mondpokalo 2014

20-a tutmonda turniro de naciaj viraj futbalteamoj

La Futbala Mondpokalo 2014 estis la 20-a Vira Futbala Mondpokalo de FIFA, la monda ĉampionturniro de futbalo, kiu okazis de la 12-a de junio ĝis la 13-a de julio 2014 ĉe diversaj stadionoj en Brazilo. Ĝin fine venkis la germana nacia teamo de futbalo kontraŭ la argentina per 1 golo kontraŭ 0, same kiel rezultis la finalo de 1990. Temas pri la kvara venko de la germana teamo, post la pokaloj de 1954, 1974 kaj 1990, kaj ĝia unua venko post la reunuiĝo de Germanio.

Monda Ĉampionado de Futbalo 2014
Copa do Mundo de Futebol FIFA - Brasil 2014
Turniraj detaloj
Loko  Brazilo
Datoj 12-a de junio - 13-a de julio 2014
Teamoj 32 (el 5 konfederacioj)
Ejoj 12 (en 12 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Germanio Germanio (4-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Argentino Argentino
Tria pozicio Flago de Nederlando Nederlando
Kvara pozicio Flago de Brazilo Brazilo
Turniraj statistikoj
Matĉoj 64
Goloj 171  (2,67 matĉe)
Spektantoj 3 429 873  (53 592 matĉe)
Golreĝo(j) James Rodríguez
(6 goloj)
Plej bona ludisto Lionel Messi
vdr

La naciaj teamoj de 31 landoj kvalifikiĝis por partopreni kun Brazilo en la finala turniro. Ili ludis 64 maĉojn en 12 diversaj urboj ĉe novaj aŭ renovigitaj stadionoj. Ĝi estis la unua Mondpokalo en kiu oficialuloj uzis gollinian teĥnologion, kaj ankaŭ malaperantan ŝaŭmon dum rektaj liberaj frapoj.

Ĉiuj ĉampionaj teamoj ekde tiu de la unua Mondpokalo de 1930Anglio, Argentino, Brazilo, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, kaj Urugvajo – kvalifikiĝis por la turniro. La tiama ĉampiono, Hispanio, eliminiĝis dum la grupa fazo, same kiel iamaj ĉampionoj Anglio kaj Italio. Urugvajo eliminiĝis dum la okonfinaloj kaj Francio dum la kvaronfinaloj. La gastiganton kaj venkinton de la Pokalo de FIFA-konfederacioj 2013, Brazilon, venkis Germanio dum la unua duonfinalo. Per la venko de Germanio dum la finalo, ĝi fariĝis la unua eŭropa teamo kiu ĉampioniĝis en la Amerikoj.

Kiel ĉampionoj, Germanio kvalifikiĝis por la Pokalo de FIFA-konfederacioj 2017. Dum la Mondpokalo 2014, videventoj de FIFA en la gastigantaj urboj de Brazilo ricevis 5 milionojn da homoj, kaj la lando ricevis 1 milionon da gastoj el 202 diversaj nacioj.

Grupoj redakti

La grupoj estis elektitaj la 6-an de decembro 2013 en Costa do Sauípe, parte hazarde, sed certigante ke en ĉiu grupo troviĝu kaj fortaj kaj malfortaj teamoj, kaj ke ĉiu grupo enhavu teamojn el diversaj kontinentoj.

Grupo A Grupo B Grupo C Grupo D
  Brazilo   Hispanio   Kolombio   Urugvajo
  Kroatio   Nederlando   Grekio   Kostariko
  Meksiko   Ĉilio   Ebur-Bordo   Anglio
  Kameruno   Aŭstralio   Japanio   Italio


Grupo E Grupo F Grupo G Grupo H
  Svislando   Argentino   Germanio   Belgio
  Ekvadoro   Irano   Portugalio   Alĝerio
  Francio   Bosnio kaj Hercegovino   Ganao   Rusio
  Honduro   Niĝerio   Usono   Sud-Koreio

Grupo A redakti

loko teamo goloj poentoj
1   Brazilo 7:2 7[1]
2   Meksiko 4:1 7[2]
3   Kroatio 6:6 3
4   Kameruno 1:9 0
12-a de junio 2014, en San-Paŭlo
Brazilo Kroatio 3:1 (1:1)
13-a de junio 2014, en Natalo
Meksiko Kameruno 1:0 (0:0)
17-a de junio 2014, en Fortalezo
Brazilo Meksiko 0:0
18-a de junio 2014, en Manaŭo
Kameruno Kroatio 0:4 (0:1)
23-a de junio 2014, en Recife
Kroatio Meksiko 1:3 (0:0)
23-a de junio 2014, en Braziljo
Kameruno Brazilo 1:4 (1:2)

Grupo B redakti

loko teamo goloj poentoj
1   Nederlando 10:3 9
2   Ĉilio 5:3 6
3   Hispanio 4:7 3
4   Aŭstralio 3:9 0
13-a de junio 2014, en Salvador de Bahio
Hispanio Nederlando 1:5 (1:1)[3]
13-a de junio 2014, en Cuiabá
Ĉilio Aŭstralio 3:1 (2:1)
18-a de junio 2014, en Porto-Alegro
Aŭstralio Nederlando 2:3 (1:1)
18-a de junio 2014, en Rio-de-Ĵanejro
Hispanio Ĉilio 0:2 (0:2)
23-a de junio 2014, en San-Paŭlo
Nederlando Ĉilio 2:0 (0:0)
23-a de junio 2014, en Kuritibo
Aŭstralio Hispanio 0:3 (0:1)

Grupo C redakti

loko teamo goloj poentoj
1   Kolombio 9:2 9
2   Grekio 2:4 4
3   Ebur-Bordo 4:5 3
4   Japanio 2:6 1
14-a de junio 2014, en Bel-Horizonto
Kolombio Grekio 3:0 (1:0)
14-a de junio 2014, en Recife
Ebur-Bordo Japanio 2:1 (0:1)
19-a de junio 2014, en Braziljo
Kolombio Ebur-Bordo 2:1 (0:0)
19-a de junio 2014, en Natalo
Japanio Grekio 0:0
24-a de junio 2014, en Fortalezo
Grekio Ebur-Bordo 2:1 (1:0)
24-a de junio 2014, en Cuiabá
Japanio Kolombio 1:4 (1:1)

Grupo D redakti

loko teamo goloj poentoj
1   Kostariko 4:1 7
2   Urugvajo 4:4 6
3   Italio 2:3 3
4   Anglio 2:4 1
14-a de junio 2014, en Fortalezo
Urugvajo Kostariko 1:3 (1:0)
14-a de junio 2014, en Manaŭo
Anglio Italio 1:2 (1:1)
19-a de junio 2014, en San-Paŭlo
Urugvajo Anglio 2:1 (1:0)
20-a de junio 2014, en Recife
Italio Kostariko 0:1 (0:1)
24-a de junio 2014, en Natalo
Italio Urugvajo 0:1 (0:0)
24-a de junio 2014, en Bel-Horizonto
Kostariko Anglio 0:0

Grupo E redakti

loko teamo goloj poentoj
1   Francio 8:2 7
2   Svislando 7:6 6
3   Ekvadoro 3:3 4
4   Honduro 1:8 0
15-a de junio 2014, en Braziljo
Svislando Ekvadoro 2:1 (0:1)
15-a de junio 2014, en Porto-Alegro
Francio Honduro 3:0 (1:0)
20-a de junio 2014, en Salvador de Bahio
Svislando Francio 2:5 (0:3)
20-a de junio 2014, en Kuritibo
Honduro Ekvadoro 1:2 (1:1)
25-a de junio 2014, en Manaŭo
Honduro Svislando 0:3 (0:2)
25-a de junio 2014, en Rio-de-Ĵanejro
Ekvadoro Francio 0:0

Grupo F redakti

loko teamo goloj poentoj
1   Argentino 6:3 9
2   Niĝerio 3:3 4
3   Bosnio kaj Hercegovino 4:4 3
4   Irano 1:4 1
15-a de junio 2014, en Rio-de-Ĵanejro
Argentino Bosnio kaj Hercegovino 2:1 (1:0)
16-a de junio 2014, en Kuritibo
Irano Niĝerio 0:0
21-a de junio 2014, en Bel-Horizonto
Argentino Irano 1:0 (0:0)
21-a de junio 2014, en Cuiabá
Niĝerio Bosnio kaj Hercegovino 1:0 (1:0)
25-a de junio 2014, en Porto-Alegro
Niĝerio Argentino 2:3 (1:2)
25-a de junio 2014, en Salvador de Bahio
Bosnio kaj Hercegovino Irano 3:1 (1:0)

Grupo G redakti

loko teamo goloj poentoj
1   Germanio 7:2 7
2   Usono 4:4 4
3   Portugalio 4:7 4
4   Ganao 4:6 1
16-a de junio 2014, en Salvador de Bahio
Germanio Portugalio 4:0 (3:0)
16-a de junio 2014, en Natalo
Ganao Usono 1:2 (0:1)
21-a de junio 2014, en Fortalezo
Germanio Ganao 2:2 (0:0)
22-a de junio 2014, en Manaŭo
Usono Portugalio 2:2 (0:1)
26-a de junio 2014, en Recife
Usono Germanio 0:1 (0:0)
26-a de junio 2014, en Braziljo
Portugalio Ganao 2:1 (1:0)

Grupo H redakti

loko teamo goloj poentoj
1   Belgio 4:1 9
2   Alĝerio 6:5 4
3   Rusio 2:3 2
4   Sud-Koreio 3:6 1
17-a de junio 2014, en Bel-Horizonto
Belgio Alĝerio 2:1 (0:1)
17-a de junio 2014, en Cuiabá
Rusio Sud-Koreio 1:1 (0:0)
22-a de junio 2014, en Rio-de-Ĵanejro
Belgio Rusio 1:0 (0:0)
22-a de junio 2014, en Porto-Alegro
Sud-Koreio Alĝerio 2:4 (0:3)
26-a de junio 2014, en San-Paŭlo
Sud-Koreio Belgio 0:1 (0:0)
26-a de junio 2014, en Kuritibo
Alĝerio Rusio 1:1 (0:1)

Eliminaj bataloj redakti

Okonfinalo Kvaronfinalo Duonfinalo Finalo
                           
28-a de junio - Bel-Horizonto            
    Brazilo[4]   1 (3
4-a de julio - Fortalezo
    Ĉilio   1 (2)   
    Brazilo   2
28-a de junio - Rio-de-Ĵanejro
      Kolombio   1  
    Kolombio   2
8-a de julio - Bel-Horizonto
    Urugvajo   0  
    Brazilo   1
30-a de junio - Braziljo
      Germanio   7  
    Francio  2
4-a de julio - Salvadoro
    Niĝerio   0  
    Francio   0
30-a de junio - Porto-Alegro
      Germanio   1  
    Germanio   2
13-a de julio - Rio-de-Ĵanejro
    Alĝerio   1  
    Germanio   1
29-a de junio - Fortalezo
      Argentino   0
    Nederlando   2
5-a de julio - Rio-de-Ĵanejro
    Meksiko   1  
    Nederlando[4]   0 (4)
29-a de junio - Recife
      Kostariko   0 (3)  
    Kostariko[4]   1 (5
9-a de julio - San-Paŭlo
    Grekio   1 (3)   
    Argentino[4]   0 (4)
1-a de julio - San-Paŭlo
      Nederlando   0 (2)   Je tria loko
    Argentino   1
5-a de julio - Braziljo 12-a de julio - Braziljo
    Svislando   0  
    Argentino   1     Brazilo   0
1-a de julio - Salvadoro
      Belgio   0       Nederlando   3
    Belgio   2
    Usono   1  

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. goldiferenco +5, tial la unua loko
  2. goldiferenco +3, tial la dua loko
  3. detala raporto germanlingva pri la sensacia venko de la nederlanda teamo kontraŭ ĉampiono Hispanio la 13-an de junio. Arkivita el la originalo je 2014-06-14. Alirita 2014-06-14.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 laŭ matĉofina duelo de golpafoj el distanco de 11 metroj