Chalais VS

komunumo de Svislando
- La mallongigo VS en Chalais VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Chalais.

Chalais estas komunumo en la distrikto Sierre en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 3147 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Chalais
Blazono de Chalais
Blazono de Chalais
Blazono de Chalais
Chalais
Chalais
Chalais
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Sierre
Koordinatoj  46° 16′ 1″ N 7° 30′ 43″ O / 46.26694 °N, 7.51194 °O / 46.26694; 7.51194 (mapo)Koordinatoj: 46° 16′ 1″ N 7° 30′ 43″ O / 46.26694 °N, 7.51194 °O / 46.26694; 7.51194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3147
Areo 24,46 km²
Alteco 557 m super marnivelo
Poŝtkodo 3966
Komunumkodo 6232
Mapo de Chalais
Mapo de Chalais
Situa mapo de Chalais
vdr

Geografio redakti

La komunumo Chalais situas en la supra parto de Suba Valezo sur la suda flanko de la Valo de Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Chalais kaj Réchy ĉe la flanko de la valo de Rodano, kaj Brie kaj Vercorin sur montaj terasoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 24,46 km², de kiuj 62,5% estas kovritaj de arbaro, 23,4% servas por agrikulturo kaj 8,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Chalais limas en nordo al Sierre, en nordoriento al Chippis, en oriento kaj sudo al Anniviers, kaj en okcidento al Grône.

Trafiko redakti

Chalais situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Chalais pasas en la valo konekta vojo de Chippis al Grône kaj du vojoj konektas la komunumon kun Sierre. Kurboriĉa montarvojo kondukas de Chalais al Vecorin. Pere de poŝtaŭtolinio de Chippis al Siono la komunumo Estas konektita al la publika transportreto. De Chalais aertelfero kondukas al la vilaĝo Vecorin, de kie alia aertelfero kondukas al la monto Crét du Midi.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Chalais datiĝas el 11-a jarcento kiel Jaler. En la 13-a jarcento Chalais estis disigita de la episkopa Subvoktejo Sierre kaj fariĝis subvoktejo, kiu estis donita kiel feŭdo al diversaj nobelaj familioj, el inter kiuj la familioj de Chalais, Blouvignoud, kaj Chevron. De la 16-a jarcento ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Chalais apartenis al la Valeza Dekono Sierre. La rektangula senjora turo el la 13-a jarcento plejparte disfalis en la jaro 1936. Jam de mezepoko la vilaĝoj Chalais kaj Vecorin estis ligitaj en unu komunumo. En la jaro 1938 estis konstruita veturebla vojo de Chalais al Vecorin kaj en 1951 aertelfero.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti