Charles Adrien Ladislas DIRAC (Monthey, Svisio, 31-a de julio 1866, Bristol, Britio 15-a de junio 1936) estis instruisto pri lingvoj kaj esperantisto, origine svisa, kaj poste brita. Li estas pli konata kiel la patro de la fizikisto kaj Nobelpremiito Paul Dirac.

Charles Dirac
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1866 (1866-07-31)
Morto 15-an de junio 1936 (1936-06-15) (69-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Infano Paul Dirac
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Charles studis en la Universitato de Ĝenevo, sed en 1888 li foriris el la lando kaj fine ekloĝis en Bristol, Britio. Li edziĝis en 1899 kun Florence, kaj havis tri filojn.

Kiel esperantisto, li partoprenis la 3-an Universalan Kongreson en Kembriĝo. Li estis aktiva en la movado en sia urbo Bristol, ĝis sia morto.

Charles estas pli konata pro siaj rilatoj kun la filo Paul, kiu lin kulpigis pri aŭtoritatemo, kaj pri sia malfeliĉa infanaĝo. Ekzemple, Charles ĉiam insistis ke la filoj parolu al li nur en la franca lingvo. Ĵusa biografio pri Paul Dirac multe pli nuancigas tiujn akuzojn, kaj konsideras ankaŭ la rolon de la karaktero de la filo, verŝajne kun aŭtistaj trajtoj [1].

Referencoj redakti

  1. Graham Farmelo, "The strangest man", 2009, recenzita en Esperanto en [1]