Charlotenburg
komunumo en Rumanio
Ĉi tiu artikolo temas pri vilaĝo en Rumanio. Por informoj pri urboparto de Berlino, vidu la artikolon Charlottenburg.
Charlotenburg [karlotenburg] (hungare Saroltavár, germane Charlottenburg) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Timișoara. En 1910 ĝi havis 278 loĝantojn (germanoj, hungaroj); en 1992 135 (rumanoj, 4,4 % da hungaroj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1828 (laŭ aliaj: 1771). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Temes vármegye). Administre ĝi apartenas al Bogda.
Charlotenburg | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo • Rundling | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Timiș | ||
Alinome | Saroltavár (hungare), Șarlota (rumane), Charlottenburg (germane, rumane) | ||
Komunumo | Bogda | ||
Iama hungara departemento | Temes | ||
Situo | 45° 59′ N, 21° 31′ O (mapo)45.98027777777821.522222222222Koordinatoj: 45° 59′ N, 21° 31′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 149 m | ||
Poŝtkodo | 307073 | ||
Loĝantaro | 111 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 156071 | ||
Charlottenburg estis fondita en 1771 de la "dua ondo" de germana koloniantoj. Ĝi estas la sola vilaĝo cirkloforma en Banato kaj estis deklarita historia monumento.
Loĝantaro redakti
Jaro | Sumo | Rumanoj | Germanoj | Hungaroj | Aliaj |
---|---|---|---|---|---|
1880 | 298 | 32 | 234 | 32 | – |
1900 | 298 | 22 | 251 | 25 | – |
1930 | 267 | 39 | 197 | 33 | – |
1977 | 179 | 62 | 79 | 10 | 28 |
1992 | 135 | 97 | 13 | 6 | 19 |
2002 | 111 | 93 | 6 | – | 10[1] |
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ En la censo Arkivigite je 2013-10-14 per la retarkivo Wayback Machine 10 vilaĝanoj deklaris sin ukrainoj; 2 ne indikis etnecon
Eksteraj ligiloj redakti
- Retejo pri la vilaĝo germane, angle, rumane
- Administra mapo de la distrikto
- Popolnombrado 2002
- Mapo de la distrikto Arkivigite je 2009-02-01 per la retarkivo Wayback Machine
-
La cirkla formo de Charlottenburg
-
Charlottenburg en 1995
-
Mapo de 1780