Chimamanda Ngozi Adichie

Chimamanda Ngozi Adichie (n. la 15-an de septembro 1977 en Enugu, Niĝerio) estas niĝeria verkistino [1], prelegantino, fama pro siaj prezentoj "Ni ĉiuj devas esti feministoj" kaj "La danĝero de ununura rakonto"[2]. La 15-an de marto 2012 en Guildhall (Londono), ŝi prelegis pri la temo de kulturaj rilatoj inter la landoj de la Komunumoj de Nacioj opinante ke legi realisman literaturon estas serĉi la homaron (angle: “To Instruct and Delight: A Case For Realist Literature”)[3].

Chimamanda Ngozi Adichie
Persona informo
Naskonomo Ngozi Grace Adichie
Naskiĝo 15-an de septembro 1977 (1977-09-15) (46-jaraĝa)
en Enugu
Religio katoliko vd
Etno Igboj vd
Lingvoj anglaigba • niĝeria piĝino vd
Loĝloko ŝtato Anambra vd
Ŝtataneco Niĝerio vd
Alma mater Universitato YaleJohns Hopkins UniversitatoUniversitato Drexel • Eastern Connecticut State University • Universitato de Niĝerio vd
Profesio
Okupo instruisto • poeto • romanisto • novelisto • verkisto de nefikcio • ĵurnalisto vd
Laborkampo poezio vd
Verkado
Verkoj Purple Hibiscus ❦
Half of a Yellow Sun ❦
Americanah vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estas nomata la plej elstara el "kelkaj junaj anglalingvaj aŭtoroj, kiuj sukcesis atentigi novan leganton de afrika literaturo" [4].

Vivkuro redakti

Ŝi estis la kvina infano en familio kun ses infanoj. Ŝia patro estis universitata profesoro. La gepatroj volis ke ŝi studu medicinon, sed post unu jaro ŝi ne ŝatis tiun studon kaj forlasis Niĝerion por iri al Usono por faru studojn pri komunikado kaj politikajn sciencojn antaŭ ol obteni magistron en afrikaj studoj kaj literatura kreado en la universitato Yale[5].

Verkaro redakti

Romano publikigita en 2003 ricevis sep premiojn, inkluzive nomumon por la literatura premio "Oranĝa" (2004), kaj du literaturajn premiojn en la kategorioj "Plej bona Unua Libro (Afriko)" kaj "Plej bona debuto (entute)".

La titolo de ŝia dua libro "Duono de Flava Suno" (angle Half of a Yellow Sunà, reflektas unu el la motivoj de la flago de Biafro, ne-agnoskita ŝtato, kiu ekzistis sur la teritorio de Niĝerio. dum la niĝeria interna milito en 1967. Tiu romano montras kiel la interetna konflikto inter la popoloj haŭsa kaj igbo, influis la sorton de la ĉefroluloj - la kampara junulo Ugwu, lia mastro Odenigbo kaj du ĝemelaj fratinoj, Olanna kaj Kainene.

Tradukoj redakti

Ekde majo 2014, la verkoj de Chimamanda Ngozi Adichi estis tradukitaj en 27 lingvojn

Referencoj redakti

  1. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  2. (en) TEDGlobal 2009. Chimamanda Adichie: "The danger of a single story Arkivigite je 2016-09-26 per la retarkivo Wayback Machine", TED, Julio 2009.
  3. (en) “To Instruct and Delight: A Case For Realist Literature”, Commonwealth Lecture 2012, Commonwealth Foundation
  4. James Copnall, «Steak Knife», The Times Literary Supplement, 16.12.2011, p. 20
  5. (fr, nl, en) Yvette Umuhire, Héroïnes et héros d'Afrique (Heroinoj kaj herooj de Afriko), ISBN 978-2-9602837-0-9