Chiuduno

komunumo de Italio

Chiuduno (elp : kjuduno) aŭ Ciüdü en loka dialekto[2], estas komunumo en la itala provinco de Bergamo, regiono Lombardio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 6 105 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Bolgare, Carobbio degli Angeli, Grumello del Monte kaj Telgate.

Chiuduno
Foto Mapo
Ŝtato Italio
Regiono Lombardio
Provinco Bergamo (BG)
Loka nomo Ciüdü
Koordinatoj 45° 39′ N, 9° 51′ OKoordinaten: 45° 39′ 0″ N, 9° 51′ 0″ O
Alteco 218 m s.l.m.
Surfaco 6 km²
Loĝantoj 6.037 (31 dec. 2017)[1]
Loĝdenseco 1.006 Einw./km²
Poŝtkodo 24060
Telefona antaŭ-numero 035
ISTAT-Numero 016073
Nomo de la loĝantoj Chiudunesi
Patrono Ĉielenpreno de Maria
Vikipedio artikolo Chiuduno

Geografio redakti

 
Superriardo sur la vilaĝo.

Chiuduno situas 15 km sudoriente de la provinca ĉefurbo Bergamo kaj 60 km nordoriente de la urbo de Milano.

La sekvaj komunumoj estas Bolgare, Carobbio degli Angeli, Grumello del Monte kaj Telgate.

Historio redakti

La originoj de la vilaĝo datiĝas el la epoko de la gaŭla superrego ĉirkaŭ la 5-a jarcento antaŭ Kristo. La nomo de la vilaĝo datiĝas de ĉi tiu periodo, origine Claudun, en kiu aperas la sufikso -dun, uzata de la keltaj popoloj por indiki lokon apud montetoj aŭ montoj.

Dum la posta romia kolonigo la nomo ŝanĝis al Claudunum, el kiu la nuna toponimo estas derivata. La romianoj ankaŭ donis novan impulson al la vilaĝo danke al la vojo kiu konektis Bergamo al Brescia.

Poste, la romianoj uzis la lokon kiel ankro sur la grava komerca vojo inter Bergamo kaj Brescia, kaj donis al ĝi la nomon Claudunum. Por la unua fojo, la komunumo iĝis konata kiel tia en oficiala dokumento en la jaro 795.

Chiuduno kaj Esperanto redakti

Ĉiu jaro fine de majo la etna festivalo "Lo Spirito del Pianeta" (la spirito de la planedo) okazas en la foirejo internacia indiĝena festivalo kun konferencoj, budoj kun artmetiaĵoj, muziko kaj folkloraj dancoj, kiuj reprezentas kulturojn el la tuta mondo. En 2019 itallingva prelego temas pri "Biologia diverseco kaj lingvaj rajtoj. Esperanto"[3]

Publika transporto redakti

La stacidomo Chiuduno estas fervoja haltejo sur la linio Bergamo-Brescia, servante la vilaĝon de Chiuduno.

Vidindaĵoj redakti

Kastelo el la 9-a jarcento de kiu nur restas kelkaj muroj.

Fortikaĵo el la 17-a jarcento en la proksimeco de Carobbio degli Angeli.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Statistiche demografiche ISTAT.. Arkivita el la originalo je 2019-10-28. Alirita 2019-03-09.
  2. (itala) La dialekta toponimo estas menciata en la vortaro de Carmelo Francia, Emanuele Gambarini, Dizionario italiano-bergamasco, Torre Boldone, Grafital, 2001, ISBN 88-87353-12-3.
  3. Esperanto en itala festivalo pri indiĝenaj popoloj, HeKo, n-ro 702 5-B, la 26-an de februaro 2019 (alirite la 9-an de marto 2019).