Chrámec situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Chrámec (ĥrAmec), hungare Harmac estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo redakti

Chrámec situas laŭ la hungara landlimo, fine de sakovojo. Rimavská Sobota troviĝas 20 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1246 en formo "Hajamuch". Iam abatejo konstruiĝis, kiun la turkoj detruis en 1566. En 1910 loĝis en Harmac 706 da homoj, (663 hungaroj, 42 slovakoj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon Harmac apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Chrámec 397 da homoj, (263 hungaroj, 79 ciganoj, 46 slovakoj, 8 ĉeĥoj, unusola ukraino). Ekde 2008 Slovakio kaj Hungario apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ie ajn trapasebla senĝene.

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti