Christian Rohlfs

germana artisto

Christian ROHLFS (naskiĝinta la 22-an de decembro 1849 en Groß Niendorf, mortinta la 8-an de januaro 1938 en Hagen) estis germana pentristo de moderna arto. En 1918 li edziĝiis en Hagen al Helene Vogt.

Christian Rohlfs
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1849 (1849-12-22)
en Groß Niendorf
Morto 8-an de januaro 1938 (1938-01-08) (88-jaraĝa)
en Hagen
Tombo Friedhof Delstern
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto • skulptisto • grafikartisto
vdr
Christian Rohlfs, en 1929

Vivo redakti

Estante filo de etkamparano li frekventis la unuklasan bazlernejon. Pro ira handikapo li ne kapablis transpreni la gepatran bienon kaj havis la ŝancon viziti inter 1866 kaj 1869 superan lernejon en Segeberg. Danke al perado de la familia kutimkuracisto Ernst Stolle kaj de ties bofrato Theodor Storm, Rohlfs ricevis stipendion por la Grandduka saksia artlernejo je Vajmaro. Tie li en 1870 tradicie ektrejniĝis pri pentrado de figuroj, nudeco kaj ĝenroj ĝis nova malsaniĝo en 1871. Tri jarojn poste oni amputis al li la dekstran gambon. En oktobro 1874 li kontinuigis la studojn orientiĝante je la realisma pejzaĝismo. En junio 1890 li unuafoje vidis verkojn de Claude Monet. Sekve Rohlfs montris per siaj bildoj ĝis 1900 ĉiujn etapojn de evoluo disde realismo ĝis la tiutempe moda kreado en libera aero.

En 1901 Henry Van de Velde atentigis Karl Ernst Osthaus pri la talentegon de Rohlfs - kiu tuj venigis lin al Hagen. Dum planado por la naskiĝanta Folkwang-muzeo Rohls konatiĝis kun verkoj de Vincent van Gogh, Paul Gauguin, Henri Matisse kaj vidis persone junajn artistojn el la grupo Die Brücke. Ankaŭ la renkontiĝo kun Emil Nolde en 1906 en Soest estigis longan kaj fruktodonan amikecon. La sekvantajn jarojn Rohlfs estis serĉanta propran stilon (kp. tiukoncerne ankaŭ la serion Soest de 1905/06) kio post multaj eksperimentoj sukcesis al li en Munkeno inter 1910 kaj 1912.

Furoris grandskale liaj dummilite faritaj bildoj kaj lignoskulptaĵoj kun esprimoriĉa, religia temaro. Okaze de la 70-a datreveno naskiĝtaga en 1919 pasis en la Nacia galerio de Berlino grava ekspozicio kiun estis sekvintaj pluraj aliaj ene kaj ekstere de Germanujo. De tiam Rohlfs estis konsiderata grava reprezentanto de la klasika moderno en Germanujo kaj ofte honoriĝis.

En al 1920-aj jaroj transprenis Rohlfs plurajn studvojaĝojn, laboris en Holstinio kaj ĉe Balta Maro, en Suda Germanio kaj en la bavaraj Alpoj. La bildojn tiutempe kreitaj estas forte koloritaj, grandformataj aĵoj metitaj per akvotempero sur paperon. Inverse tolaĵoj perdis en la kuro de la tempo sian iaman gravecon kiel materialo. Renkontiĝo kun suda lumo en 1927 en Askono - Rohlfs de tiam ĝismorte la plej multan tempon restis en Tiĉino - pligrandigis la kreivecon de la oldulo. Dum estiĝis la lastaj verkoj, kvazaŭ ekskluzive akvotemperaĵoj, Nazia Germanio jam estis deklarita la arton de li degenerita. En 1937 la nazioj konfiskis 412 verkojn kaj malpermesis pluajn ekspoziciojn. La vere lastaj kreitaĵoj de Rohlfs estis bildoj pri pejzaĝoj kaj floroj kun hela, harmonia kolorospektro.

Liajn postlasitaĵojn prizorgas la fondaĵo Helene-Rohlfs-Stiftung en Essen, Folkwang-muzeo.

Honoroj (elekto) redakti

  • profesoro fare de la duklando Saksio-Vajmaro (1902)
  • membro ĉe Neue Berliner Sezession (1911)
  • membro de Freie Sezession Berlin (1914)
  • ano de Prusia akademio de la artoj (1924)
  • honora doktoreco pri inĝenierio (TH Aachen 1922)
  • honora doktoreco pri filozofio (Kiel 1925)
  • honora civitaneco je Hagen Hagen (1924; en 1929 fondighis muzeo por li en Hagen kiu nun nomiĝas Karl-Ernst Osthaus-Museum)

Verkoj redakti

 
1904: somera pejzaĝo apud Vajmaro
 
1905: Patroklo-kirko en Soest
 
Tanz um den Sonnenball, ĉ. 1916
  • Schneidemühle an d. Ilm in Ehringsdorf, 1883 (Weimar, Kunstslgg.)
  • Sternbrücke in Weimar, um 1887 (Hagen, K.-E. Osthaus-Mus.)
  • Straße in Weimar, 1889 (Kiel, Kunsthalle)
  • Weg nach Gelmeroda, 1893 (Berlin, Nat.gal.)
  • Sonnige Häuser, 1894 (Düsseldorf, Kunstmus.)
  • Friedhofsmauer in Weimar, 1899 (Kiel, Kunsthalle)
  • Goethes Gartenhaus im Weimarer Park, 1902 (Düsseldorf, Gal. Paffrath)
  • St. Patrokli in Soest, um 1906 (Essen, Mus. Folkwang)
  • Buchen im Herbst, 1910 (Düsseldorf, Kunstmus.)
  • Rote Dächer unter Bäumen (Karlsruhe, Staatl. Kunsthalle)
  • Rückkehr d. verlorenen Sohnes, 1914 (Essen, Mus. Folkwang)
  • Stadttor in Dinkelsbühl, 1924 (Wuppertal, Von der Heydt Mus.)
  • Die Heiligen Drei Könige, 1928 (Rom, Vatikan, Istituto per le Opere di Religione)
  • Dom u. Severi, Erfurt, 1924 (Erfurt, Angermus.)
  • Sonnenuntergang an d. Ostsee, 1926 (Schleswig, Schleswig-Holstein. Landesmus.
  • Magnolie v. San Materno, 1937 (privata posedanto) |

Fonto redakti

  • Vogt, Paul, "Rohlfs, Christian". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 21 (2003), p. 769-770 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti