Christie W. Roberts

Christie W. Roberts, naskita en 1905, mortinta la 12-an de januaro 1976, estis kanada esperantisto.

Christie loĝis en Rose Valley (Rozvalo) en Saskaĉevano, vilaĝo proksimume cent mejloj (160 km) norde de Regina. Tie li estis estro de magazeno, juĝisto, kaj mortenketisto.

Ĉiujare li parolis pri Esperanto al la studentoj en la lasta klaso de la loka lernejo, kaj instruis al tiuj, kiuj interesiĝis. Ĉiujare, kiam ili finis la lernejon, la studentoj foriris al la grandaj urboj por labori. Denove estis neniu en Rozvalo, kun kiu Christie povis paroli Esperanton.

La Kanada Esperanto-Asocio (KEA) refondiĝis en printempo 1958, kaj la unua kongreso estis en hotelo Berkely en Montrealo en julio 1959. Por ĉeesti ĝin, Christie kaj lia edzino Minerva veturis aŭtomobile 2100 mejlojn. Sur la flankoj de lia aŭtomobilo estis anglalingva teksto: "Learn ESPERANTO, the international language" (Lernu Esperanton, la Internacian Lingvon).

La ĉefa kontribuanto en la distra vespero de la unua kongreso de KEA estis Christie Roberts, kies prezento de magio mistifikis nin. Kiam li estis junulo, Christie estis profesia magiisto kaj veturis de urbo al urbo por fari prezentojn. Kiam li devis elekti inter vivo kiel ĉiam-veturanta magiisto aū edziĝo al Minerva, li edziĝis kaj fariĝis magazenestro.

Post la magia prezento pli surprizis nin konversacio inter Christie kaj lignokapa Esperantisto "Rusty". Temas ne pri estrarano, sed pri pupo. Ni eksciis, ke Christie Roberts estis ankaŭ ventroparolisto.

Christie kaj Minerva havis du filinojn. Kiam ambaŭ filinoj edziniĝis kaj denove estis libera spaco en la domo, ges-roj Roberts adoptis orfojn.

Post emeritiĝo ges-roj Roberts transloĝiĝis al Kelowna, en la Okanaga Valo de Brita Kolumbio. Dum jaroj Christie kolektis ŝtonojn, tranĉis, poluris kaj muntis ilin. Li decidis fari tion komerce, kaj ekster sia domo, apud totemo, aperis signo "Christie's Green Star Rock Shop" (Verdstela Rokbutiko). Ili ankaŭ faris ceramikaĵojn por vendi, kaj estis tiom da interesiĝo, ke dumvintre ili gvidis kursojn por instrui al aliaj kiel fari tion.

En la lastaj jaroj de sia vivo Christie multe suferis pro dolorego en la dorso. Malgraŭ esploroj en hospitalo oni ne sukcesis trovi la kialon, kaj ne povis kuraci lin. Christie liberiĝis de la doloro, kiam li mortis la 12-an de januaro 1976, havante nur 71 jarojn.