Cikadelo

Cikadelo estas la komuna nomo por iuj insektaj specioj el la familio de Cikadeledoj. Ĉi tiuj etaj insektoj, estas plantomanĝantaj kiuj suĉas sukon de herboj, arbustoj aŭ arboj. Iliaj malantaŭaj kruroj estas modifitaj por saltado, kaj estas kovritaj per haroj, kiuj faciligas la disvastigon de sekrecio super iliaj korpoj, kiu funkcias kiel akvorezistilo kaj portilo de feromonoj.[1] Ili spertas partan metamorfozon, kaj havas diversajn gastigajn asociojn, kiuj varias de tre ĝeneraligitaj al tre specifaj. Iuj specioj havas kosmopolitan distribuon, aŭ troviĝas tra la mezvarmaj kaj tropikaj regionoj. Iuj estas plagoj aŭ vektoroj de plantaj virusoj kaj fitoplasmoj.[1] La familio estas distribuita tra la tuta mondo, kaj konsistigas la duan plej grandan hemipteran familion, kun almenaŭ 20 000 priskribitaj specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cikadeloj
Dustria cikadelo, Eurymeloides bicincta
Dustria cikadelo, Eurymeloides bicincta
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Hemipteroj Hemiptera
Superfamilio: Membracoidea
Familio: Cikadeledoj Cicadellidae
Latreille, 1802
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ciccadella viridis

Ili apartenas al genlinio tradicie traktata kiel infraordo Cikadomorfa en la Aukenorĥinka subordo sed ĉar ĉi-lasta taksono probable ne estas monofiletika, multaj modernaj aŭtoroj preferas aboli la Aukenorĥinkan subordon kaj levi la cikadomorfojn al klipeorĥinka subordo.

Priskribo kaj ekologio redakti

La Cikadeledoj prezentas la jenajn karakterizaĵojn:

  • La dikigita parto de la antenoj estas tre mallonga kaj finiĝas per haregoj (aristo).
  • Du oceloj (simplaj okuloj) ĉeestas supre aŭ antaŭ la kapo.
  • La tarsoj konsistas el tri segmentoj.
  • La femuroj estas antaŭaj kun maksimume malfortaj pikiloj.
  • La malantaŭaj tibioj havas unu aŭ plurajn apartajn kilojn, kun vico de moveblaj pikiloj sur ĉiuj, foje kun pligrandigitaj bazoj.
  • La bazo de la mezaj kruroj estas tre proksima, kiam ili estiĝas sub la torako.
  • La antaŭaj flugiloj ne estas aparte dikaj.
  • Kroma kaj unika karaktero de cikadeloj estas la produktado de brokosomoj, kiuj supozeble protektas la bestojn, kaj precipe iliajn ovarojn, kontraŭ predado kaj patogeninfektado.

Kiel aliaj ekzopterigotaj uloj, la cikadeloj spertas rektan evoluon de nimfo ĝis plenkreskulo sen pupa stadio. Dum multaj cikadeloj estas grizbrunaj insektoj kiel kutime ĉe la Membrakoideoj, la plenkreskuloj kaj nimfoj de iuj specioj estas tre buntaj. Iuj - precipe Stegelitrenoj - havas plejparte diafanajn flugilojn kaj similas unuavide al muŝoj. Cikadeloj havas trapikajn suĉajn buŝpartojn, kiuj ebligas al ili nutriĝi per plantosuko. La dieto de cikadeloj ofte konsistas el suko de vasta kaj diversa vario de plantoj, sed iuj estas pli gastigaj. Cikadeloj ĉefe estas plantomanĝantoj, sed iuj manĝas okaze pli malgrandajn insektojn, kiel afidoj. Oni scias, ke kelkaj specioj suĉas sur ŝlimojn, sed kiel ŝajnas, inoj malofte havas tian konduton. Multaj specioj ankaŭ estas konataj oportunisme trapiki la homan haŭton kaj ĉerpi sangon, sed la celo de tia konduto estas neklara.[2]

 
Eurymela distincta.

Cikadeloj povas transdoni plantajn patogenojn, kiel virusojn, fitoplasmojn[3] kaj bakteriojn. Cikadeledaj specioj kiuj estas signifaj agrikulturaj damaĝbestoj inkludas la betocikadelon (Circulifer tenellus), la maizan cikadelon (Cicadulina mbila), terpoman cikadelon (Empoasca fabae), du-makulan cikadelon (Sophonia rufofascia), bluverdan cikadelon (Graphocephala atropunctata), vitrec-flugilan cikadelon (Homalodisca vitripennis), la ordinaran brunan cikadelon (Orosius orientalis), rizverdajn cikadelon (Nephotettix spp.), kaj la blankan pomcikadelon (Typhlocyba pomaria). La betocikadelo (Circulifer tenellus) povas transdoni la betsupraĵan krispigan viruson al diversaj membroj de la solanaca familio, inkluzive tabakon, tomatonmelongenon, kaj estas serioza vektoro de malsano en kapsiketo en sudokcidenta Usono.

En iuj kazoj, la plantaj patogenoj vehiklitaj de cikadelo ankaŭ estas patogenoj de la insektoj mem, kaj povas reproduktiĝi ene de la salivaj glandoj de la cikadelo. Cikadeloj ankaŭ estas sentemaj al diversaj insektaj patogenoj, inkluzive de Dicistroviredaj-virusoj, bakterioj kaj fungoj; multaj parazitoidoj atakas la ovojn kaj la plenkreskuloj provizas nutraĵon por malgrandaj insektomanĝantoj.

Iuj specioj kiel la aŭstralia Kahaono montana eĉ konstruas silkajn nestojn sub la folioj de arboj, en kiuj ili loĝas, por protekti sin kontraŭ predantoj.[4]

Sistematiko redakti

 
Pariĝanta paro de Bothrogonia ferruginea (Cikadelenoj), konata kiel cumaguro-ōĝokobai en Japanio.

En la nun malnoviĝinta klasifiko uzata dum granda parto de la 20-a jarcento, la cikadeloj estis parto de la Homopteroj, parafiletika aro kuniganta la bazajn genliniojn de Hemipteroj kaj vicigitaj kiel subordo. La disigo de la Homopteroj probable ripetiĝos por la Aukenorĥinkoj pro similaj kialoj, ĉar la Aukenorĥinkoj ŝajnas grupigi la modere progresintajn Hemipterojn, sendepende de la fakto, ke la tre apomorfaj Koleorĥinkoj kaj Heteropteroj (tipaj) evoluis el Aŭkenorĥinkoj. Tial lastatempa tendenco traktas la plej evoluintajn hemipterojn kiel tri aŭ kvar genliniojn, nome Arkeorĥinka (Fulgoromorfa se inkluzivita en Aukenorĥinkoj), Koleorĥinkoj kaj Heteropteroj (kelkfoje unuiĝinta kiel Prosorĥinkoj) kaj Klipeorĥinkoj.[5][6][7] En ĉi tiuj lastaj, la tri tradiciaj superfamilioj - Cercopoidea (ranecaj cikadeloj kaj salivcikadeloj), Cicadoidea (cikadoj) kaj Membracoidea - ŝajnas esti monofiletikaj. La cikadeloj estas la plej baza vivanta genlinio de Membrakoideoj, kiuj alie inkluzivas la familiojn Etalionedoj (etalionedaj arbocikadeloj), Membracedoj (tipaj arbaj kaj dornoplantaj insektoj), Melizoderedoj kaj la stranga Mierslopiedo.[5][6][7]

Subfamilioj redakti

La cikadeloj estas sub 25 subfamilioj, kiuj estas ĉi tie listigitaj alfabete, ĉar oni malmulton konas pri la interna filogenio de la familio.

 
Plenkreskulo de Eupteryx aurata (Tiflocibenoj).
  • Afrodenoj
  • Batismatoforenoj
  • Cikadelenoj
  • Celidienoj
  • Deltocefalenoj
  • Erĥomenenoj
  • Euakantelenoj
  • Eurimelenoj
  • Evakantenoj
  • Hilicenoj
  • Iasenoj
  • Jaskopenoj
  • Ledrenoj
  • Megoftalmenoj
  • Mileevenoj
  • Nastlopienoj
  • Neobalenoj
  • Neocelidienoj
  • Nionienoj
  • Fereuĥinenoj
  • Portanenoj
  • Signoretienoj
  • Tartesenoj
  • Tipflocibenoj

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Stiller, Michael (Oktobro–Decembro 2009). "Biosystematics: Leafhoppers associated with grasslands of South Africa – Grassland Biome endemics" (PDF). Plant Protection News. 82: 6.
  2. Núñez, Edwin Domínguez; Aiello, Annette (2013-01-01). "Leafhoppers (Homoptera: Cicadellidae) that probe human skin: A review of the world literature and nineteen new records, from Panama". Terrestrial Arthropod Reviews. 6 (3): 201–225. doi:10.1163/18749836-06001064. ISSN 1874-9836. S2CID 36637453.
  3. Ing-Ming Lee; Robert E. Davis; Dawn E. Gundersen-Rindal (2000). "Phytoplasma: phytopathogenic mollicutes". Annual Review of Microbiology. 54: 221–255. doi:10.1146/annurev.micro.54.1.221. PMID 11018129.
  4. Gurr, Geoff M.; Fletcher, Murray J. (2011). "Silk production by the Australian endemic leafhopper Kahaono montana Evans (Cicadellidae: Typhlocybinae: Dikraneurini) provides protection from predators". Australian Journal of Entomology: no. doi:10.1111/j.1440-6055.2011.00813.x.
  5. 5,0 5,1 David R. Maddison (1a de Januaro 1995). Hemiptera. True bugs, cicadas, leafhoppers, aphids, etc.. Tree of Life Web Project. Arkivita el la originalo je 2018-07-23. Alirita 24a de Aŭgusto 2010.
  6. 6,0 6,1 Auchenorrhyncha. Tree of Life Web Project (1a de Januaro 1995). Arkivita el la originalo je 2010-08-18. Alirita 24a de Aŭgusto 2010.
  7. 7,0 7,1 Membracoidea. Tree of Life Web Project (1a de Januaro 1995). Arkivita el la originalo je 2011-05-16. Alirita 24a de Aŭgusto 2010.

Literaturo redakti

  • Carver, M, FG. Gross, kaj TE. Woodward. 1991. Hemiptera (bugs, leafhoppers, cicadas, aphids, scale insects, etc.) En: The Insects of Australia – a Textbook for Students and Research Workers Volume 1. Melbourne University Press, Melbourne, Australia".

Eksteraj ligiloj redakti

Arkivigite je 2013-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
Taksonidentigiloj
  • Vikidatumo: Q244452
  • Vikispecioj: Cicadellidae
  • AFD: CICADELLIDAE
  • BioLib: 16831
  • BOLD: 26328
  • BugGuide: 146
  • EoL: 567
  • EPPO: 1CICDF
  • Faŭno Europa: 15880ŭ
  • Faŭno Europa (nova): 5907e03d-0344-487b-87ad-3b415fcdbfee
  • Fossilworks: 175505
  • GBIF: 9647
  • iNaturalist: 53237
  • IRMNG: 117103
  • ITIS: 109171
  • NBN: NHMSYS0020475498
  • NCBI: 30102
  • NZOR: d6bbdcec-437d-462b-9c4d-81e1d44bbd4e
  • Plazi: D63E616A-431E-FF92-FF7D-46A0FEE3FAFC
  • WoRMS: 883285
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Leafhopper en la angla Vikipedio.