Clugnat

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Clugnat estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 647 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006.

Clugnat
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Châtelus-Malvaleix
INSEE kodo 23064 [+]
Poŝtkodo 23270
Kodo laŭ INSEE 23064
Politiko
Urbestro S-ro Guy Tallot
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 647 (2 006)
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°18′33″N 2°07′09″O  /  46.30917°N, 2.11917°O / 46.30917; 2.11917 (Clugnat) (mapo) Koordinatoj: 46°18′33″N 2°07′09″O  /  46.30917°N, 2.11917°O / 46.30917; 2.11917 (Clugnat) (mapo)
Alto 287 m - 537 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 42,42 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Clugnat en Francio
46° 18′ 33″ Nordo 2° 07′ 09″ Oriento / 46.3091666667 °N, 2.11916666667 °O / 46.3091666667; 2.11916666667 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Clugnat [+]
vdr

Geografio redakti

Clugnat etendiĝas sur 42,42 km², kaj havis 647 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 16 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Clugnat situas je alteco de 537 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Clugnat apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Guy Tallot, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Lokaj famuloj redakti

La franca politikisto Maurice Thorez, tiam junaĝe, rifuĝis al Clugnat kune kun sia avo dum la Unua mondmilito.

Administrado redakti

Clugnat apartenas al la kantono de Châtelus-Malvaleix, kies ĉefurbo estas Châtelus-Malvaleix. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti