Koimbro

municipo kaj urbo de Portugalio
(Alidirektita el Coímbra)

Koimbro (portugale Coimbra) estas urbo en centra Portugalio, ĉefurbo de la Koimbra distrikto. Ĝi troviĝas en la Centra regiono kaj subregiono Região de Coimbra kaj havas 107 milojn da loĝantoj. Ĝi estas sidejo de la Municipo Koimbra kiu havas totalan areon de 319,40 km², 140 796 loĝantojn en 2021 kaj loĝdensecon de 441 loĝ./km², subdividitan em 18 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Mealhada, oriente kun Penacova, Vila Nova de Poiares kaj Miranda do Corvo, sude kun Condeixa-a-Nova, okcidente kun Montemor-o-Velho kaj nordokcidente kun Cantanhede.

Koimbro
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 143 396  (2011) [+]
Loĝdenso 453 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 13′ N, 8° 26′ U (mapo)40.211111111111-8.4288888888889Koordinatoj: 40° 13′ N, 8° 26′ U (mapo) [+]
Alto 43 m [+]
Areo 316,83 km² (31 683 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Koimbro (Portugalio)
Koimbro (Portugalio)
DEC
Koimbro
Koimbro
Situo de Koimbro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Coimbra [+]
vdr

Je ĉirkaŭ 200 km de Lisbono kaj 100 km de Porto, ĝi ricevas sian akvon el la rivero Mondego. La urbo estis nacia ĉefurbo de kulturo en 2003. Klasike indikita kiel la «3-a urbo de Portugalio» (post Lisbono kaj Porto), ĝi estas konata ĉefe pro sia universitato (fondita en 1290 kaj deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 2013). Estas ĉirkaŭ 37 000 studentoj.

Submunicipoj redakti

 
Urba panoramo trans la rivero.
 
Rivera strando Palheiros e Zorro ĉe Torres do Mondego.

Koimbro estas subdividita en la jenaj dek ok fregezioj:

  • Almalaguês
  • Antuzede e Vil de Matos
  • Assafarge e Antanhol
  • Brasfemes
  • Ceira
  • Cernache
  • Coimbra (Sé Nova, Santa Cruz, Almedina e São Bartolomeu)
  • Eiras e São Paulo de Frades
  • São João do Campo
  • São Martinho de Árvore e Lamarosa
  • São Martinho do Bispo e Ribeira de Frades
  • São Silvestre
  • Souselas e Botão
  • Santa Clara e Castelo Viegas
  • Santo António dos Olivais
  • Taveiro, Ameal e Arzila
  • Torres do Mondego
  • Trouxemil e Torre de Vilela

Historio redakti

La romianoj nomis urbo stara sur monteto ĉe la rivero Mondego Aeminium, nome Eminio. Poste Ĝi iĝis sidejo de diocezo, anstataŭ la apuda romia urbo Konimbriga, de kiu deriviĝis ĝia nova nomo. En 711 la araboj kontrolis Iberion kaj adaptis la nomon de la urbo al Kulūmrija, kiu iĝis grava komerca centro inter la kristana nordo kaj la islama sudo, enhavante gravan komunumon de mozaraboj. En kristanoj fondis en 871 graflandon sed ĝi estis rekonkerita de islamanoj kaj nur en 1064 la urbo estis definitive konkerita de la reĝo Fernando de Leono.

 
Malnova katedralo nomita Sé Velha de Coimbra.

Koimbro iĝis la ĉefa kristana urbo sude de la rivero Douro, ĉefurbo de vasta graflando regata de la mozarabo Sesnando. Pere de la nomita Condado Portucalense, la grafo D. Henrique kaj la reĝino D. Teresa faras de la urbo sian rezidejon en la sekureço de ĝiaj muregoj, kaj tie naskiĝis la unua reĝo de Portugalio, Afonso Henriques, kiu faris ĝin la graflanda ĉefurbo, anstataŭ Guimarães en 1129.

En la 12-a jarcento, Koimbro jam prezentis urban strukturon, dividitan inter la supra urbo, nomita Alta aŭ Almedina, kie loĝis aristokratoj, klerikoj kaj poste studentoj, kaj la Baixa (Malsupra), de komerco, artmetiistoj kaj popularaj ĉeriveraj kvartaloj. Ekde mezo de la 16-a jarcento la historio de la urbo rilatis al la Universitato de Koimbro, kaj nur jam en la 19-a jarcento la urbo eketendiĝis ekster la muregoj, kiuj fakte estis malaperintaj pro la reformoj ordonitaj de la Markizo de Pombal.

La unua duono de la 19-a jarcento estis malfacila por Koimbro, pro la okupacio de la urbo fare de la francaj trupoj de Junot kaj Massena, dum la franca invado kaj poste pro la nuligo de la religiaj ordenoj. Meze de la jarcento la urbo rekuperis la perditan gravon — en 1856 aperis la unua telegrafo en la urbo kaj la gaslumo, en 1864 oni inaŭguris la fervojon kaj 11 jarojn poste la ferponton super la rivero Mondego.

 
La urbo Koimbro en 1598.

La Universitato iĝis ĉefa referenco kaj de tiu naskiĝis studentaj movadoj, ĉu politikaj, ĉu kulturaj, ĉu sociaj. Inter ili menciindas la Orfeon Académico de Coimbra, kreita en 1880, nome la plej antikva ĥoro de la lando, la Associação Académica de Coimbra, en 1887, la Tuna Académica da Universidade de Coimbra, en 1888. La Orfeon Académico de Coimbra disvastigis internacie la portugalan ĥormuzikon kaj aparte la Fado de Koimbro. En la fako de la Universitata Teatro menciindas TEUC — Teatro dos Estudantes da Universidade de Coimbra, kiu estas unu el la plej antikvaj universitataj trupoj konstante ludantaj en Eŭropo. Ĝi estis fondita en 1938 de la Profesoro Doktoro Paulo Quintela kaj de la Dro. Manuel Deniz-Jacinto kaj ludis siajn spektaklojn tra Eŭropo, Afriko kaj Brazilo. Ankaŭ aliaj kulturaj instancoj aperis el la universitato.

Laixlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro preskaŭ triobliĝis el ĉirkaŭ 50 000 loĝantoj ĝis pli ol 148 000, sed dum la 21-a jarcento la loĝantaro stagnis pro la homamasigo kaj multekostigo de la loĝado, profite al najbaraj setlejoj, kiuj funkcias kiel dormurboj.

Konataj lokanoj redakti

Vidindaĵoj redakti

 
La Porta Ferrea.
 
La Universitato de Koimbro, unu el la plej malnovaj de Eŭropo.
  • Tipa domaro Torre de Bera en Almalaguês
  • Turo de Anto aŭ Muzearo de Memória da Escrita
  • Malnova katedralo Sé Velha kun la tombo de Sesnando
  • Palaco de Sub-Ripas kaj Arko de Sub-Ripas
  • Kapelo de Espírito Santo (Eiras)
  • Monaĥejoj de Santa Clara-a-Nova, de Santa Clara-a-Velha (primitiva), de Sankta Kruco kaj de Celas
  • Bieno Quinta das Lágrimas
  • Akveduktoj de Sankta Klara kaj de São Sebastião aŭ Arcos do Jardim
  • Kafejo Sankta Kruco
  • Preĝejo de Graça
  • Klostro da Manga aŭ Ĝardeno de Manga
  • Rua da Sofia
  • Preĝejoj de Carmo, de Santo António dos Olivais, de São Bartolomeu, de Santiago
  • Edifício Chiado
  • Pilorio de Coimbra
  • Colégio de São Jerónimo
  • Nova katedralo aŭ Sé Nova de Coimbra
  • Episkopa Palaco de Coimbra aŭ Museu Nacional de Machado de Castro
  • Parko de Sankta Kruco aŭ Jardim da Sereia
  • Botanika Ĝardeno de la Universitato de Koimbro
  • Mezlernejo José Falcão
  • Seminario de Sagrada Família
  • Portugal dos Pequenitos
  • Biblioteko Joanina
  • Pordego kaj turo de Almedina
  • Ruinoj de Conimbriga
  • Arbaroj Mata Nacional do Choupal kaj Mata Nacional de Vale de Canas
  • Municipa Muzeo de Koimbro
  • Muzeo de Scienco
  • Dom-Muzeo Miguel Torga

Bildoj redakti

Rivero Mondego kaj Koimbro

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti