Codos

municipo en Zaragozo

Codos [KOdos] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudo de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Codos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50326
Demografio
Loĝantaro 228  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 18′ N, 1° 22′ U (mapo)41.2935148-1.374515Koordinatoj: 41° 18′ N, 1° 22′ U (mapo) [+]
Alto 751 m [+]
Areo 62,688539 km² ( 626 8.8 539 ha) [+]
Codos (Provinco Zaragozo)
Codos (Provinco Zaragozo)
DEC
Codos
Codos
Situo de Codos
Codos (Hispanio)
Codos (Hispanio)
DEC
Codos
Codos
Situo de Codos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Codos [+]
vdr

Geografio redakti

Codos estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Tobed norde kaj Miedes de Aragón sudokcidente.

La loĝloko Codos mem estas je 66 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 751 msm en la Iberia Sistemo, sur la valo de la rivero Gríos kiu fakte ekfluas en la municipa teritorio. Krome estas la pli mallonga Güeimil [gŭejMIL], sed gravas tie la fonto Güeimil.

Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1505. La plej proksima loĝloko estas Tobed norde; krome estas Miedes de Aragón sudokcidente kaj Aguarón nordoriente.

Historio redakti

 
Mudeĥara krucmonumento.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Codos kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 237 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, ĉerizarboj kaj persikarboj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la preĝejo kun mudeĥara sonorilturo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti